Fulmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fulmaro
Norda fulmaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procellariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Fulmaro Fulmarus
Stephens in Shaw, 1826
Specioj

F. glacialis (Linnaeus, 1761)
F. glacialodes (A. Smith, 1840)

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Fulmaro estas genro Fulmarus el la familio procelariedoj, kie estas du elstaraj specioj: unu nordhemisfera kaj alia sudhemisfera, nome la Norda fulmaro kaj la Suda fulmaro. Krome estas du aliaj specioj formortintaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj (kio povas rezulti en ties morto) same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[1] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[2]

Oni priskribis du prahistoriajn speciojn el ostoj de fosilioj trovitaj ĉe la marbordo de Pacifiko en Kalifornio: Fulmarus miocaenus el meza kaj Fulmarus hammeri el fina Mioceno.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La genronomo Fulmarus derivas el la vorto en malnovnordlanda lingvo full signife freneza, kaj mar signife mevo. Tiu freneza mevo referencas al la agado elpeli sian stomakoleon.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Evidente ambaŭ fulmaroj estas ege proksime rilataj marbirdoj kiuj okupas la saman niĉon en diferencaj oceanoj. La Norda fulmaro (Fulmarus glacialis) aŭ simple fulmaro loĝas en norda Atlantiko kaj norda Pacifiko, dum la Suda fulmaro, (Fulmarus glacialoides) estas, kiel ties nomo sugestas, birdo de sudaj oceanoj. Tiuj birdoj akpektas supraĵe kiel mevoj, sed estas nerilataj al tiuj, kaj estas fakte petreloj. La norda specio estas grizblanka kun flava beko, 43 al 52 cm longa kun enverguro de 102 al 112 cm.[4] La suda formo estas pli pala birdo kun malhelaj flugilpintoj, 45 al 50 cm longa, kun envergugro de 115 al 120 cm.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ nunaj specioj reproduktiĝas sur klifoj, kie la ino demetas ununuran blankan ovon.[4] Malkiel multaj malgrandaj al mezgrandaj birdoj de la Procelarioformaj, ili estas nek noktulaj reproduktuloj, nek uzas nestotruojn; ties ovoj estas demetataj sur la nuda roko aŭ sur neprofundaj depresioj kovritaj per planta materialo.

En Britio, Nordaj fulmaroj historie reproduktiĝis sur la insulo Sankta Kildo (kie ties kolektado por oleo, plumoj kaj viando estis gravaj por la insula ekonomio) kaj disvastiĝis al norda Skotio en la 19a jarcento, kaj al la resto de Unuiĝinta Reĝlando ĉirkaŭ 1930. Ekzemple, la setliĝo de kolonioj ĉe la Naturrezervejo Fowlsheugh en Skotio estis unu el la unuaj areoj disvolvigataj por novaj stabilaj reproduktejaj areoj por fulmaroj.

La etendo pluis pli suden; la fulmaro povas nune ofte esti vidata en la Kanalinsuloj kaj en Francio laŭ la marbordoj kaj nordaj kaj okcidentaj, kaj estas reproduktaj paroj aŭ malgrandaj kolonioj en Nordo, Pikardio, Normandio kaj laŭlonge de la marbordo de Atlantiko en Bretonio.[5]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdospecioj estas tre pelagaj for de la reprodukta sezono, kiel ĉe plej tubenozoj, kaj manĝas fiŝojn, oleon aŭ tripaĵojn. Ĵusaj studioj en la Norda Maro montris ilin ĉefe vundeblaj pro restaĵoj el plasto. La teritorioj de tiuj specioj pliiĝis ege dum la lasta jarcento pro la disponeblo de fiŝaj restaĵoj el komercaj ŝipoj, sed povas malpliiĝi pro malpli da manĝo el tiu fonto aŭ pro la klimata ŝanĝo.[4] La populacia pliiĝo elstaris ĉefe en la Brita Insularo.[6]

Kiel ĉe aliaj petreloj, ties piediranta kapablo estas limigita, sed ili estas fortaj flugantoj, danke al agado per rigidaj flugiloj tre malsimile al mevoj. Ili aspektas bovokolaj kompare al mevoj, kaj havas mallongajn fortikajn bekojn. Ili estas longvivaj, kun ofta vivodaŭro de 40 jaroj.

Ekspluatado[redakti | redakti fonton]

Ovokolektado en bildo de la verko de Thomas Bewick nome A History of British Birds, Volume 2: Water Birds, 1804

Fulmaroj estis dum jarcentoj ekspluatitaj por manĝo. La gravuristo Thomas Bewick skribis en 1804 ke "Pennant, parolante pri tiuj [birdoj] kiu reproduktiĝas, aŭ loĝas, en Sankta Kildo, diras—'Neniu birdo estas tiom utila al la insulanoj kiom tiu: la fulmaro havigas al ili oleon por ties lampoj, lanugon por ties litoj, bongustaĵon por ties tabloj, balzamon por ties vundoj, kaj kuracilon por ties febretoj.'"[7] Foto de George Washington Wilson farita ĉirkaŭ 1886 montras "vidaĵoj de kaj viroj kaj virinoj de Sankta Kildo surstrande dividante la kaptaĵon de fulmaro".[8] James Fisher, aŭtoro de The Fulmar (1952)[9] kalkulis, ke ĉiu every persono de Sankta Kildo konsumis ĉirkaŭ 100 fulmarojn ĉiujare; la viando estis ties baza manĝo, kaj ili kaptis ĉirkaŭ 12,000 birdojn jare. Tamen, kiam la homa populacio lasis Sanktan Kildon en 1930, la populacio ne subite kreskiĝis.[10]

La Norda fulmaro[redakti | redakti fonton]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Norda fulmaro, Fulmarus glacialis, longas je 48 cmj kaj ties flugiloj 100 ĝis 117 cmj. Ĝi estas griza kaj havas blankajn kapon kaj bruston. Ili povas esti ĉu pli blankaj ĉu pli grizaj, sed ambaŭ formoj havas en grizaj flugiloj antaŭpintajn blankajn makulojn. La bekoj estas flavaj kaj la kruroj bluecaj. Tiu ĉi birdo ofte estas konfuzigita kun mevoj, sed ties naza tubo pruvas, ke temas pri membro de petrela familio. Aldone ili havas pli fortikajn kolojn kaj pri mallongajn kaj dikajn bekojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rigidigante ĝiajn flugilojn, la fulmaro permesas la venton, ke tiu ĉi forportu ĝin super rokoj kaj ondoj ĉu ŝvebante ĉu plonĝfalante per surpriziga viglo. Tiu ĉi griznigra birdo nestigas en klifoj, kie demetas unu ovon sur rokaj elstaraĵoj. Malsimile mal- aŭ mezgrandaj petreloj nek estas noktaj reproduktantoj nek uzas ternestojn. Reproduktantoj kaj idoj povas elpeli malbonodoregan stomakoleon ĝis 2 m por defendi sin. Tiu oleo difektigas plumaron de atakantoj, kiuj foje eĉ mortiĝas pro tio.

Plenkreskuloj manĝigas la idaron per elbuŝigita manĝaĵo meze digestita. Ili ofte sekvas fiŝkaptistajn boatojn por manĝi la elpavezigitajn forĵetaĵojn. La speco lastatempe oftas ĉar modernaj fiŝkaptistaj ŝipoj produktas grandan kvanton el forĵetaĵoj.

La Suda fulmaro[redakti | redakti fonton]

La Suda fulmaro, F. glacialoides, vivas en Suda hemisfero; ĝi estas iomete malplilonga sed iomete pli flugillonga.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Double, M. C. (2003)
  2. Ehrlich, Paul R. (1988)
  3. Gotch, A. T. (1995)
  4. 4,0 4,1 4,2 Maynard, B. J. (2003)
  5. Yeatman, L (1976)
  6. Bull, J. & Farrand Jr., J. (1993)
  7. Thomas Bewick. (1847 (revised edition)). A History of British Birds, volume II, Water Birds. 
  8. Wilson, George Washington (c 1886, registered 2 December 1901). Dividing the Catch of Fulmar St Kilda. GB 0231 MS 3792/C7187 6188. Alirita 9 March 2013.
  9. Fisher, J.. (1952). The Fulmar. Collins. 
  10. Cocker, 2005. pp. 12–18