Fulvetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fulvetta)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fulvetoj
Alcippe ruficapilla
Alcippe ruficapilla
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylvioidea
Genro: Fulvetta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fulvetoj estas populara nomo por la membroj de la genro Fulvetta de paseroformaj birdoj. Origine proponita en 1877, ĝi estis nur ĵuse reenmetita kiel tipaj fulvetoj, kiuj estis delonge inkluditaj kun la supozataj parencoj en la genro de Timaliedoj nome Alcippe[1]. Sed ili estas aktuale tre proksime rilataj al la tipaj silvioj kaj pro tio tiu genro estas membro de la familio de Silviedoj.

Temas pri malgrandaj grizbrunaj birdoj, el kiuj multaj specioj havas ruĝecbrunajn partojn en flugiloj aŭ markojn en kapo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Collar & Robson (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Collar, N.J. & Robson, Craig (2007): Family Timaliidae (Babblers). Ĉe: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Christie, D.A. (eldonistoj): Handbook of the Birds of the World, Volume 12 (Picathartes to Tits and Chickadees): 70-291. Lynx Edicions, Barcelona.