Fumkvarco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fumkvarca kristalgrado

Fumkvarco estas variaĵo de la mineralo kvarco, kiu estas kolorita pro natura aŭ malnatura gama-radiado grizbruna (fumkolora) ĝis nigra. Plejofte bruna fumkvarco estas travidebla ĝis diafana. Bone formiĝintaj fumkvarcaj kristaloj estas ja pli malofte troveblaj ol montokristaloj, sed tamen relative ofte troveblaj.

Fumkvarco senescepte estas prilaborata al gemoj kaj artaj objektoj. Trovejoj estas interalie en Brazilo, Madagaskaro, Rusujo, Svisujo, Skotujo, Ukrainujo kaj Usono.[1]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]