Fundamentismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Per la termino fundamentismo oni intencas ĝenerale ĉiun laŭliteran dogmeman interpretadon (aŭ samsencan, ekstere de la religia sfero), kiu deklaras relativajn preceptojn fundamentoj (laŭtipe de la religio kaj ne nur) rifuzante ĉiun ideologion kontrastantan kun ili. Foje tiu tendenco asociiĝas kun la provo neracie devigi aliajn tiel pensi kaj tiel agi. Nuntempe la termino ŝprucigas negativajn sentojn kaj reagojn.

Origino de la termino[redakti | redakti fonton]

Fundamentismo estis pensfluo de la protestanta religieco, kiu ekestis en Usono en epoko inter 1878 kaj 1918, nome ĉe la finoj de la Usona Enlanda Milito kaj de la Unua mondmilito

Temas pri pensfluo, naskiĝinta ene de la Baptista Eklezio, kiu celis kontraŭstari al la teologiaj modernismo kaj racionalismo tiam disvastiĝantaj inter la evangelianaj fideluloj. Tiu termino, fundamentismo, dekomence ne havis negativan sencon: la konotacioj pejorativaj ekligiĝis al la fakto ke en 1909 estis publikigita kolekto de dekdu volumoj de eseoj diritaj The Fundamentals. Tiuj tekstoj atakis la la aplikon, al la Biblio, de la metodoj de la filologio, historio, arkeologio kaj Metodo historia-kritika (kriterioj de la literatura kritiko), tiel dirita "Alta Kritiko". Ili, male, revenĝis la volon reaserti dogmoforme nerezigneblajn punktojn de la kredo difinitajn fundamentals, la fundamentojn, kiuj siavice korespondas al la postuloj de iu kredo facile komprenebla al unuopulo. Tiu revenĝo havis ankaŭ politikan-socian perspektivon, kun forta kritiko aspekte "kontraŭ-intelektula" aŭ "kontraŭelita" (kontraŭ la risko de monumaj socio kaj de moralo, tiu "de la advokatoj" kaj de filozofoj).

En tiu epoko la termino "fundamentals" aperadis en multaj flugfolioj disvantigitaj de la tradiciemaj grupoj.

Karakterizo de la pensado de fundamentalistoj estis la reaserto de la laŭlitera valoro de la Biblio. Tiu estu konsiderita historia teksto kiu rakontas eventojn vere okazintajn laŭ la maniero per kiu ili estas priskribitaj, kun neta rifuzo de ĉiu nova interpreto kaj kun la "pretendo" ke la teologoj estu liberigitaj el la devo-rajto submeti la Biblion al la samaj analizo kaj teksta kritiko jam uzitaj por la klasikaj tekstoj de la antikva epoko. Aparte estis kritikata la Hipotezo dokumenta, la esploro kiu evidentigis ene de la Pentateŭko diversajn dokumentajn fontojn, nomumitajn"javeista", "elohista", readmona kaj "sacerdota". [1]. Kurtvorte, fundamentismo rifuzis trakti la Biblion kiel tekston kompareblan, analizeblan kaj do pridiskuteblan samkiel la aliajn.

Plua karakterizo estas la atribuo de la sama valoro al ĉiuj tekstaj eroj de la kristana tradicio, kiu ne akceptus la tiaman teologian dialektikon kaj la portempajn normojn.

Batalante kontraŭ la “modernistaj vidpunktoj”, la fundamentistoj helpis la kristanaron superi la ŝokon de la sennombraj arkeologiaj malkovroj de la 19-a jarcento kiuj dokumentis farojn kaj popolojn kaj eventojn pri kiuj la Biblio konservis eĉ ne spurojn – aŭ rakontis malsammaniere eventojn aŭ kiujn la Biblio apenaŭ menciis – kaj de la ekestiĝo de darvinismo krom de la progresoj de la filologio kaj de la naturaj sciencoj.

Unu el la venkaj intuicioj, tamen, de tiu movado estis la insisto sur la fakto ke la arkeologio povis ankaŭ esti uzata por konfirmi, krom por dementi, la Biblion. Por tion diri kune kun la titolo de famega furorlibro, aparte aprecita ĉe la fundamentistoj, ilia moto estis la Biblio rajtis.

Fundamentismo, sume, permesis vidi arkeologion kaj la historian-sciencan esploron kiel instrumenton utiligeblan, ofte, por “konfirmi” siajn vidpunktojn anstataŭ ol kiel malamikon ĉiam obstaklendan.

Danke al financado de mecenato, petrolindustriisto, la volumoj publikigitaj de fundamentistoj (hodiaŭ grandparte retejas), malkare eldonitaj, estis senpage poŝte senditaj al miloj da protestantaj pastoroj, liverante tiel tezojn kaj argumentojn pretigitajn por rebati argumendadojn de la libera kaj modernista kritiko.

Tiu fundamentismo radikiĝis precipe en la politika usona dekstrismo kaj energie batalis kontraŭ religiaj movadoj kiuj pretendis ricevinti novajn revelaciojn kompletigantajn tiujn biblian aŭ buŝe tradiciitajn, kiel okazis antaŭ la fenomeno Mormonismo. Vidu Kristana fundamentismo.

Evoluo de la senco de la termino[redakti | redakti fonton]

Teologio[redakti | redakti fonton]

La termino fondamentismo, kiu ĉe la origino referencis al la protestanta mondo, estis anstataŭigita kiam la precipaj epigonoj de tiu pensfluo decidis elekti ŝanĝon en la terminologio karakterizanta ilian doktrinon, sed dume la termino disvastiĝis en la komunuzo por identigi ĉiujn tiujn vidpunktojn – pensfluojn kaj praktikon en la religia medio – kiuj insistas sur la laŭlitera interpreto de la sanktaj tekstoj kiel BiblioKorano kaj samtempe havas karakterizon de kontraŭmodernismo ene de la respektivaj religioj.

Teologisence, nome, estas difinita fundamentista ĉiu laŭlitera aliro al teksto rifuzanta la kritikan filologian analizon, kiam tiu ĉi ne akordiĝas kun la tradiciaj dogmoj antaŭe difinitaj. Religia fundamentismo koncernas la rektan legadon de la sanktaj tekstoj, rifuzanta la ekzegezajnhermeneŭtikajn instrumentojn.[2] Tiu sinteno estas propra de iuj protestantaj interpretoj sed ĉeestas ankaŭ en iuj branĉoj de katolikismo kvankam ĉi kaze oportunas paroli pri limigo de eksĉesoj de la moderna kritiko foje alproksimiĝanta al antaŭjuĝo. Vidu Historio de la teksto kaj Priteksta kritiko [3]

Oni kutime parolas – ankaŭ se ne ĉiam kun la sama signifo – pri "islama fundamentismo", "juda fundamentismo", "kristana fundamentismo", “hinduista fundamentismo” ktp. La termino, kiu hodiaŭ havas vastan negativan valenton, referencas ankaŭ ĝenerale al sintenoj politika kaj kultura, precipe religia, kontraŭaj al la dialogo inter kultiroj kaj religioj, kvazaŭ tiu ĉi minacus la “neprinegoceblajn religiajn principojn” proprajn de iu dialoganto, dum la dialogo, el si mem kaj kiel propono, povas referenci nur al la komunaj reciprokaj kono kaj akcepto kaj kunlaborado por la plibonigo de la homa sorto.

Sociologoj kaj psikologoj pridiskutas pri la origino de la fundamentismo, kiu, foje, estas taksata fenomeno moderna kaŭzata de la obsedo de la modernaj sciencoj kaj kulturoj kiuj ŝajnas insidi la pacan konsiston de la religioj: do, fundamentismo estus sinprotekta reago.[4]

Ĝenerale la religiaj regantoj de la grandaj religioj kontraŭas fundamentismon malgraŭ la, eventuala, samtempa reaserto pri la dia origina de iliaj Skriboj.

Kroma signifo de la termino. Malgraŭ ke la termino “fundamentismo”, en la komuna uzo, aplikiĝas al religiaj franĝoj aŭ al etnaj ekstremistaj movadoj kun religia motivaĵoj foje uzataj kiel preteksto, la termino havas ankaŭ konsentitan konotacion: ĉi-kaze, ĝi priskribas tendencon kaj strebon reveni al tiuj kiuj estis konsideritaj la originaj fundamentaj principoj, kun la intenco, foje, distingiĝi el neseveraj majoritaj kutimoj kaj kredoj, kiuj laŭlonge de la tempo koruptiĝus aŭ febliĝus ĝis la risko de la renversiĝo. (Vidu Pentekosta Kristanismo, Adventismo kaj Atestantoj de Jehovo.

Kromaj modifoj de la sencoj[redakti | redakti fonton]

En la komunuzo, "fondamentismo" (kiel same "Integrismo religia") estas proksimume uzata larĝsence ankaŭ por indiki senkritikan interpreton antaŭ tekstoj aŭ teorioj, nenecese religiaj, kaj la kondutoj sekvaj.

En ekonomio, ekzemple, la kritikistoj pri Liberismo foje akuzas pri "fondamentismo" la subtenantojn de la teorioj laŭ kiuj la merkato devus esti la unika regulanto de la socia vivo, substrekante ke tiu principo estas fakte asertata dogmece. En religia kampo (alia ekzemplo) iuj grupoj akuzas pri "fondamentismo laikista", do ne laika, poziciojn kiuj celas elimini la religiojn kiel publikan influanton en la socia vivo kaj ĝin redukti al afero tute privata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la komencaj literoj de la germana lingvo JEDP.
  2. Tamen, hodiaŭ la sinteno ne estas la sama ĉar tiu movado enkondukas distingojn.
  3. Akuzo pri fundamentismo, foje, estis lanĉita ankaŭ adrese de la kampanjo kontraŭmodernisma de Pio la 1-a ĉar limiganta la liberan interpreton de la Sankta Tekstoj. Sed pri tio iom post iom la katolika kritiko sistemiĝis laŭ aparta maniero. Vidu Biblia kritiko, Radikala kritiko, kriterioj de la literatura kritiko, Kritiko de la formoj kaj Priteksta kritiko.
  4. Tamen, en kristanismo, precipe katolikismo, floras la distingo inter klerikalismo kaj laikismo. Katolikismo favoras tion distingon. Vidu Laikismo kaj Klerikalismo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • James Barr, Fundamentalism, SCM, London 1977.
  • Karen Armstrong, The battle for God: a history of Fundamentalism, Ballantine Books, New York 2001. ISBN 0-345-39169-1
  • Keller Warner, La Bibbia aveva ragione, Garzanti, Milano, 1990
  • Angela Ales Bello - Leonardo Messinese, Fondamento e fondamentalismi, Città Nuova, Roma 2004
  • Maria Chiara Giorda, Dio lo vuole! Fondamentalismi religiosi, SEI Italia, 2012 (VEDI ITALINO)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]