Funebra flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu kun la flago de Sankta Piran.

Sørgeflag

Ekde iam post la enuziĝo de la dana flago ĝis 1743 oni uzis specialan version de ĝi por funebri mortintojn. La tielnomita funebra flago (dane Sørgeflag [SOŭeflej]) similis al la cetertagara flago, krom tio, ke oni anstataŭigis la gajigan ruĝon per nigro, kiu en nordeŭropa tradicio simbolas morton kaj triston.

Antaŭ 1748 la dana flago ne havis leĝe fiksitajn proporciojn. La supre montrata bildo anakronisme uzas la proporciojn oficialigitajn dum tiu jaro, kiuj estas iomete malsamaj ol la hodiaŭaj.

En 1743 la regantoj decidis anstataŭe dum funebrado hisi duon-alte la ordinaran flagon, kiel en najbaraj landoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]