Funebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Funebra ĉarego kun ĉevaloj

Funebro laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas

  1. malĝoja sento pro ies morto, pro malfeliĉego, malĝojo, kaj
  2. eksteraj montroj de tia malĝojo; funebra ceremonio.

Al la dua signifo apartenas funebraj ritoj kaj ceremonioj omaĝe al mortinto tuj post ties morto, ofte rilataj al entombigo, kremacio aŭ alia rita pritraktado de la kadavro.

La funebroj havas multajn malsamajn signifojn laŭ la kulturo kaj la religio. Ĝenerale, antropologoj kaj historiistoj (kiel ekzemple, Philippe Ariés) dividas la kulturojn laŭ du grupoj laŭ la funebra vidpunkto: tiuj kiuj rigardas la morton de aliulo, kaj tiuj kiuj rigardas la propran morton, malgraŭ aliaj, kiel Norbert Elias kritikas tiun vidpunkton.

En la kulturoj en kiuj oni rigardas la morton de aliulo, la funebro signifas adiaŭon, kaj la ritoj devas konsoli la mortinton. En la kulturoj en kiuj oni rigardas la propran morton, la funebro signifas memoron de tio, ke la ĝisnunaj vivantoj ankaŭ iam mortos, kaj la ritoj devas konsoli la vivantojn.

En kristana funebro la homo estranta la ceremonion ofte dum funebra parolado ne parolas al la mortinto, sed al Dio, petante ke li akceptu la mortinton, kaj al parencoj por ke ili konsoliĝu. En aliaj kulturoj oni nepre parolas al mortinto petante ke tiu agnosku la morton kaj foriru la socian vivon. Sekve, en funebro de kulturoj en kiu oni vidas la propran morton, oni ne nepre kredu en survivo de animo, ĉar eĉ materialisto povas alparoli al vivantoj por ke ili konsoliĝu, sed en kulturoj en kiu oni vidas la morto de aliulo, oni nepre kredu en la survivo de la animo, ĉar oni konsoligu la mortulon, materialisto en tiuj kulturoj simple forĵetus la kadavron sen cerimonio.

En la kulturoj kiuj rigardas la propran morton, oni foje provas maski la kadravon, usonanoj, ekzemple usas ŝminkon por "redoni al mortinto sian dignon". Tiu masko aŭ ŝminko utilas por ke la ĉeestantoj ne sentu la morton kaj ne timu ĝin. Male, en kulturoj kiuj rigardas la morton de aliulo, oni lasas la kadravon putri por ke la spirito agnosku la morton.

Funebraj ritoj[redakti | redakti fonton]

Funebraj ritoj tre ofte estas pompa, laŭ ideo de pompo de malsamaj kulturoj. Ĝenerale, en kulturoj kiuj rigardas la propran morton, la funebra ceremonio estas nepre malĝoja kaj solena, kun alparolo al vivantaj homoj kaj memorigoj pri la vivo de la mortinto. Male, en kulturoj kiuj rigardas la morton de aliulo, ofte okazas funebraj bankedoj, per kiuj oni ofertas al la mortinto adiaŭan feston.

En multaj kulturoj, kiel ekzemple en Brazilo, okazas ambaŭ aferoj. Samtempe oni priploras la perdon de la mortinto, sed ankaŭ ofertas feston al tiu. Post la preĝoj oni manĝas malgrandan lunĉon kaj trinkas kafon, ofte oni rememoras pri la vivo de mortinto, sed ankaŭ mokas pri ĝi kaj en kelkaj regionoj, la viroj eliras la funebran ĉambron por ludi gitaron kaj trinki alkoholaĵojn omaĝe al la mortinto. Oni kredas, ke nepre la spirito de la mortinto devas agnoski la morton, kaj tial la funebro devas helpi al la spirito eliri la proksimaĵon de la korpo. Oni devas konsili al la mortinto kiel trovi la vojon al alia mondo por ke tiu ne suferu perdita en la mondo de la vivantoj.

Laŭ spiritismo, oni kredas ke spirito ofte alestas al siaj funebroj, sed kelkafoje tiu ne komprenas, kio fariĝas, ĉar tiu ankoraŭ troviĝas konfuzita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]