Funk'n Lata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Funk'N Lata)

Funk'n Lata ('Funko kaj lado') estas bando de brazila muziko. Ĝin fondis Ivo Meirelles, kiu komencis sian karieron kiel membro de la tradicioplena sambolernejo Estação Primeira de Mangueira en Rio-de-Ĵanejro kaj estis talenta kiel granda talentulo de perkutinstrumentisto kaj komponisto.

Kiam Meirelles komencis kune kun junuloj el la mizerkvartaloj, miksi la tradiciajn ritmojn de sambo kun funko, repo kaj hiphopo, li eniĝis je 1995 en konflikton kun la asocia estrado, estis eksigata kaj fondis la grupon Funk'n'Lata. La bando konsistas el tamburistoj kaj ladblovistoj, aldoniĝis la repokantado. Rekonilo de la bando estas la blanke blondigitaj frizaĵoj de la bandanoj. Ensemataj en la tekstojn estas ankaŭ citaĵojn de James Brown ('Make it Funky!', en: Baile funk ao vivo) aŭ Queen, kiel interkantaĵo kaj invitoj al la publiko.

Malgraŭ tutmonda sukceso Meirelles loĝas plue en la sama mizerkvartalo. Unu el liaj celoj estas, montri al la junuloj for de krimo kaj drogomanio. En 1999 li fondis la propran diskeldonejon Do Morro Produções [„Produktaĵoj de la Mizerkvartalo“], per kiu li antaŭenigas novgeneraciajn bandojn.

En 2002 Mika Kaurismäki prezentis en sia muzika dokumentfilmo Moro No Brasil la bandon per rektaj koncertoj kaj intervjuoj.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • O Coro Tá Comendo (Paradoxx Music, 1998)
  • Funk'n'Lata (Virgin, 1999)
  • Força De Expressão (Dublec Records, 2000)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]