Fuortaro Eben-Emael

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de regiono ĉirkaŭ la fuortaro Eben-Emael
Enirejo en la fuortaron

Fuortaro Eben-Emael estas belga fuortaro en Bassenge, apud Eben-Emael - laŭ kiu ĝi ricevis la nomon - inter la urboj Lieĝo kaj Maastricht, proksime de Kanalo de Albert, kiu defendis la belga-germanan limon. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1931 - 1935 kaj ĝi estis konsiderata kiel nekonkerebla. Sed la 10-an de majo 1940 85 paraŝutistoj el la germana 1-a paraŝutista divizio alteriĝis en la fuortaro helpe de glisiloj (tipo DFS 230). Je unu tago pli poste ili estis plifortikigitaj de la germana 151-a infanteria regimento kaj je la 13:30 horo la 11-an de majo la fuortaro kapitulaciis. Falis en militkaptitecon 1200 belgaj soldatoj.

Dum la sieĝado de la fuortaro ludis gravan rolon du novaj armiloj - glisiloj, kiuj kapablis transporti la paraŝutistojn precize al malgranda celo (sen disiĝo, kiu okazus dum desalto per paraŝuto) kaj kumula eksplodaĵo, helpe de kiuj estis rapide likviditaj blendaj kupoloj (kun kanonoj) sur la tegmento de la fuortaro. Tion, ke sur la tegmento de la fuortaro ne estas mina kampo kaj la alteriĝo de la glisiloj estas ĉi tie sekura, la germanoj ekkonis laŭ tio, ke la belgaj soldatoj iradis tien ludi futbalon.

Ankaŭ gravan rolon ĉi tie estis rolinta fakto, ke la germanaj paraŝutistoj havis eblecon prepariĝi por tiu ĉi operaco en ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Ilia komandanto notis en sian taglibron post la atako kontraŭ la fuortaro, ke kontraŭ la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj la fuortaro Eben-Emael estis kiel infana ludilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]