Furkopasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Furkopasejo
Furkapass westside.jpg
Alteco 2436 m
Geografia situo CH1903: 674849 / 15837946.57258.415Koordinatoj: 46° 34′ N, 8° 25′ O; CH1903: 674849 / 158379
Furkopasejo (Svislando)
DEC
Furkopasejo
Situo de Furkopasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter ReussRejno kaj Rodano
Ligas Obergoms-Andermatt
Infrastrukturo ŝoseo, fervojo, poŝtaŭto
v  d  r
Information icon.svg

Furkopasejo (germane Furkapass) estas montpasejo en la Valezaj Alpoj, kiu ligas la kantonojn Urio kaj Valezo.

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

La pasejkulmino situas sur alteco de 2436 m s.m.. La pasejo estas akvodislimo inter Norda Maro kaj Mediteraneo. La maksimuma grimpo de la paseja ŝoseo estas 11 %, kaj ĝi havas longecon de 31 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la Furkopasejo datiĝas el la jaro 1306 kiel Furke. Ĉu homoj jam utiligis la pasejon en antaŭromia tempo malcertas. Post la integrigo de la Valezo al la Romia Imperio an la jaro 15 antaŭ Kristo la pasejoj Furko kaj Oberalp fariĝis gravaj por la interimperia trafiko. En la jaro 1866 estis malfermita la unua veturebla vojo tra la pasejo. De 1867 ĝis 1920 poŝtkaleŝoj trafikis sur la paseja vojo. En la jaro 1908 oni komencis la konstruadon de la Furko-Oberalp-Fervojo kaj en 1915 la fevojo tra la pasejo povis estis malfermita. En 1982 pro la malfermo de la Furko-Baztunelo oni fermis la fervojlinion tra la pasejo. Ek de 1992 la kompanio Vaporfervojo Furko-montolinio funkciigas vaportrajnojn sur la malnova montarpasejlinio.

Priskribo de la pasejo de okcidento al oriento[redakti | redakti fonton]

La grimpo al la pasejo komenciĝas en la vilaĝo Ulrichen en la komunumo Obergoms en la supra parto de la Kantono Valezo. Ĝis Oberwald la vojo estas komuna kun la Grimselpaseja Vojo. Post Gletsch la vojo nun preterpasas rekte okcidente de la lango de la Rodan-Glaĉero. La Hotelo Belvédère je alteco de 2272 m s.m. donas rektan aliron al la glaĉero. Je 2431 m oni atingas la pasejkulminon. La vojo nun pluiras malsupren al la tiel nomita Ursenenvalo, kiu en mezepoko estis setlita ek de Grizono de retoromanĉoj. Post 31 km la pasejvojo finiĝas en Realp okcidente de Andermatt en Kantono Urio.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1964 estis sur la Furkopasejo filmitaj kelkaj scenoj de la James-Bond-filmo Goldfinger [Orfingro] kun la aktoroj Gert Fröbe (Goldfinger), Harold Sakata (OddJob), Sean Connery (James Bond) kaj Tania Mallet (Tilly Masterson).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]