Furorkanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Furorkantoj (alia nomo: Modkantoj) estas ĝenerale instrument-akopanataj kantoj kun facile kapteblaj melodioj, kiuj apartenas al la populara muziko. Iliaj tekstoj estas malpli postulemaj, ofte ankaŭ sentimentalaj. La ĉefa influo en la malfrua 19-a jarcento devenis de operetaj melodioj. En la 1920-aj jaroj pli kaj pli venkis la influo de ĵazaj ritmoj kaj akordoj, dum kiam furorkantoj ekde la 1960-aj jaroj alproksimiĝis al popmuziko. Ekde tiu epoko en kelkaj landoj, kiel en Hispanio, tre ofte la apero de tiaj furorkantoj estas rilatigita al komenco de la somero, kiam abundas festivaloj, subĉielaj koncertoj kaj ĉefe publika vivo de muziko, kiel ĉe trinkejoj, popolaj festoj, subĉielaj dancejoj ktp., tiele tiaj furorkantoj estas nomataj "la somerkanto", ĉar ĉiujare oni lanĉas aŭ lanĉis almenaŭ unu el tiaj kantoj, kelkaj el kiuj ege sukcesis. Tio estis ofta dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]