Furorlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Furorlibro estas libro kiu estas ege populara kaj tial aldonita al listo de plej vendataj libroj. Malkiel por filmoj kaj muziko, en la ĉiutaga vivo, kaj specife en Esperantio, la esprimo furora ne nepre celas ke ĝi estas vere multe vendata aŭ de granda literatura valoro. Ĉefe estas indiko pri populareco.

Furorlibro estas relative nova fenomeno. Ĝia ekzisto dependas de la eblo amase produkti librojn kaj vendi ilin tutmonde. La unua furorlibro verŝajne estas la verko de Goethe Die Leiden des jungen Werthers, publikigita en 1774.

Furorlisto estas statistiko pri la furorlibroj.