Nadja de la misteraj maroj (animeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fushigi no Umi no Nadia)
Nadja de la misteraj maroj
Originala titolo ふしぎの海のナディア
[Fuŝigi no Umi no Nadia]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro sciencfikcio, aventuro
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Anno Hideaki
Studio(j) Gainax, Group TAC
Muziko Sagisu Ŝiro
Televidaj retoj NHK
Aperdatoj 15a de aprilo 1990 —
16a de marto de 1991
Epizodoj 39
Daŭro po 26 minutoj
Filmo
Reĝisoro(j) Aono Ŝo
Studio(j) Gainax, Group TAC
Muziko Sagisu Ŝiro
Takahaŝi Jukihiro
Televidaj retoj NHK
Aperdatoj 29a de junio 1991
Daŭro 90 min.
vdr

Nadja de la misteraj maroj (japane: ふしぎの海のナディア [Fuŝigi no Umi no Nadia]), estas sciencfikcia animacia sagao produktita de Gainax sub la reĝisorado de Anno Hideaki. Tiu sagao aperis unue kiel televida serio kun 39 epizodoj po 26 minutoj (inklude la epizodajn enkondukojn kaj finojn) en la japana televida kanalo NHK ekde 1990 ĝis 1991.

Tiu animeo iĝis granda sukceso. La rakonto baziĝas ne nur sur la legendoj pri Atlantido kaj pri la fama submarŝipo Naŭtilo el la romano "Dudek mil leŭgoj sub la maroj" de Ĵul Vern (Jules Verne), sed ankaŭ uzas parton de konceptan materialon pri orfo kaj orfino, kiuj unuigas siajn fortojn kaj ekiras en aventuro por esplori la misteron de la origino de la orfino, kiu posedas heredan bluan ŝtonon kun misteraj fortoj — dum esti persekutitaj de kelkaj "friponoj", kun kiuj la georfoj poste kunlaboras, kiam la veraj malbonuloj aperas. Tiun koncepton verkis Mijazaki Hajao meze de la sepdekaj jaroj por Toho kaj NHK, sed tiu projekto ne realiĝis. Poste Gainax decidis uzi parton de tiu koncepto por "Nadja", sed ankaŭ Mijazaki uzis tiun koncepton poste en sia filmo Tenku no ŝiro Rapjuta. La animeo "Nadja de la misteraj maroj" fascinas per la belaj desegnoj en la tuta serio, la interesa rolula dezajno de Sadamoto Joŝijuki, kaj la bela muziko de Sagisu Ŝiro. Tre bona nova ideo estis la aldono de la tria ĉefrolulo, la juna knabino Mari, pri kiu la du georfoj zorgas kiel pri filino, kaj kiu aldonas sufiĉan kvanton da humoro al multaj scenoj.


Intrigo[redakti | redakti fonton]

La rakonto komencas en la jaro 1889 en Parizo dum la Monda Ekspozicio, kiam la Eiffel-Turo estis inaŭgurata. Tie la junulo Ĝan ekkonatiĝas kun la juna cirk-artistino Nadja, kiu baldaŭ estas kaptita de kelkaj friponoj, kiuj volas ŝteli la belan ŝtonon nomatan Blua Akvo de Nadja. Ĝan helpas al Nadja fuĝi kaj kune ili ekiras en grandan aventuron.

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Nadja (ナディア・ラ・アルウォール [Nadia Ra Aruŭōru], atlantida nomo: Nadia Ra Alwar/Nadia La Arwall)
SejuoTakamori Joŝino

14-jara junulino, cirkartistino, kiu estis adoptita kiel 2-jaran knabinon de la cirkodirektoro. Ŝi heredis belan bluan ŝtonon de siajn gepatrojn, pri kiuj ŝi nur aŭdis ke ili mortis, sed ŝi ne scias nenion pri ili. Ŝi mirakle povas paroli kun bestoj, kaj estas ĉiam akompanita de sia amiko, la malgranda juna virleono Kingu.

  • Ĝan (ジャン・ロック・ラルティーグ [Ĝan Rokku Rarutīgu], france: Jean Roque Raltique)
SejuoHidaka Noriko

14-jara junulo, franco, inventisto de aviadiloj, kiu volas konstrui aviadilon por porti Nadja-n en ŝian hejmlandon en Afriko. La patrino de Ĝan jam mortis kaj li ege esperas, ke lia patro (ŝipestro) unutage revenu de longa marvojaĝo — sed jam tro longe neniu informo de lia ŝipo venis.

  • Mari (マリー・エン・レーヴェンブロイ [Marī en Rēvenburoi], germane: Marie en Löwenbräu)
SejuoMizutani Juko

Juna knabino, kies gepatroj estas murditaj per la malbonaj "Novatlandidoj". Ĝan kaj Nadja trovas kaj "adoptas" la junan orfinon kiel filinon. Malgraŭ ŝia juneco ŝi estas tre aktiva kaj memfida, kelkfoje ankaŭ kuraĝa, kaj havas fortan personecon.

  • Kingu (キング [Kingu], angle King)
SejuoSakuraj Toŝiharu[1]

Malgranda griza juna virleono de Nadja, kies lingvon Nadja povas kompreni. Kingu estas kvazaŭ kvara membro de la gejunula teamo, sed li rapide ĵaluzas, se Nadja donas pli atenton al Ĝan ol al li.

  • Grandis (グランディス・グランバァ [Gurandisu Guranbā], Grandis Granva)
SejuoTakizawa Kumiko

28-jara virino, kiu estis la sola filino de riĉa itala familio. Ŝi erare geedziĝis kun malbonulo, kiu uzis la tutan monon de ŝia familio kaj forkuris — poste ŝiaj gepatroj mortis. Nur la du eks-servuloj Samson kaj Hanson restas kun ŝi. Nun ŝi ĉasas juvelojn, kaj sopiras, ke unutage ŝi trovu la grandan kaj honestan amon.

  • Samson (サンソン [Sanson])
SejuoHoriuĉi Kenju

27-jara eks-ŝoforo de la familio de Grandis, kiu naskiĝis en Francio. Li estas elstara stiristo, pafisto kaj fiera pro sia muskola forto. Sekrete li amas Grandis, sed ne diras tion al ŝi. Nun li lojale helpas al ŝi kaj faras ĉion, kion ŝi diras.

  • Hanson (ハンソン [Hanson])
SejuoSakuraj Toŝiharu[1]

27-jara genia franca inĝeniero kaj inventisto. Ankaŭ li estis dungita ĉe la familio de Grandis, kiam ĉio estis ankoraŭ en ordo. Kiel Samson li sekrete amas Grandis kaj sekvas al ŝi lojale. Li inventis supermodernan multflankan veturilon, la "Grandis-tankon", mallongigite nomita "Gratan". Tiu fera veturilo povas veturi, flosi, subakvigi kaj eĉ flugi — kun balono.

  • Nemo-senĉo (ネモ船長 [Nemo senĉō], ŝipestro Nemo, atlantida nomo: Nemesis Ra Alwar/Eleusis La Arwall— エルシス・ラ・アルウォール [Eruŝisu Ra Aruŭōru]) )
SejuoOcuka Akio

Mistera ŝipestro de la submarŝipo "Naŭtilo". Nealirebla kaj silentema homo. Ankaŭ Nemo posedas bluan ŝtonon, sed kaŝas ĝin en sia kajuto.

  • Elektra (エレクトラ [Erekutora])
SejuoInoŭe Kikuko

Inteligenta unua oficistino en la submarŝipo "Naŭtilo", amas sekrete la ŝipestron, sed samtempe malamas lin.

  • Gargojlo (ガーゴイル [Gāgojru])
SejuoKijokaŭa Motomu

Ĉefo de la "Novatlantidoj", la granda malbonulo. Sciencisto kun multo scio pri la atlantida tekniko. La "Novatlantidoj" volas gajni la kontrolon super la tero.

  • Neo kotej (ネオ皇帝 [Neo kōtej], imperiestro Neo, atlantida nomo: Venusis Ra Alwar/Venusis La Arwall — ビナシス・ラ・アルウォール [Binaŝisu Ra Aruŭōru])
SejuoŜiozaŭa Kaneto

Imperiestro de la "Novatlantidoj" kaj frato de Nadja..

  • Eaton (エアトン・グレナバン [Eaton Gurenaban], angla nomo: "Ayrton")
SejuoCuĝitani Koĝi, Jamadera Koiĉi

Scienca oficisto sur usona batalŝipo, kiu volas esplori la fenomenojn de la maraj monstroj. Poste li ŝiprompiĝas kaj alstrandiĝas sur solecan insulon, sed ne restas longe sola.

Animea televida serio[redakti | redakti fonton]

Fuŝigi no Umi no Nadja estis unue disradiata en Japanio de la ŝtata televido NHK TV network ekde la 13-a de aprilo 1990 ĝis la 12-a de aprilo 1991, ĉiufoje vendrede vespere je 19:30 — 20:00, Poste la tuta serio aperis ankaŭ sur laserdisko (10 diskoj kun sume 1007 minutoj). Kelkaj jaroj poste la serio aperis ankaŭ sur DVD.

Titolo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

lingvo titolo signifo
angla Nadia: The Secret of Blue Water   Nadja: la sekreto de Blua Akvo
franca Nadia, le secret de l'eau bleue Nadja, la sekreto de la Blua Akvo
germana Die Macht des Zaubersteins la forto de la magia ŝtono
itala Il mistero della pietra azzurra la mistero de la blua ŝtono
korea 나디아 Nadia [=Nadja]
japana ふしぎの海のナディア Nadja de (la) misteraj maroj
mandarina   冒險少女娜汀亞 (la) aventura fraŭlino Nuó-tīng-yà [=Nadja]

Libroj[redakti | redakti fonton]

En 1991 la japana eldonejo Tokuma Shoten eldonis plenkolora ses-voluma filmkomikson pri tiu filmo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La sejuo Sakuraj Toŝiharu donas voĉon al du roluloj de la animeo: al King kaj al Hanson