Futa Ĝalon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kanjono en la Fouta Djallon

Futa Ĝalon estas montara regiono en la centro de Gvineo, Okcidentafriko.

La loka nomo en la pulara lingvo estas Fuuta-Jaloo (foje skribita kiel Fuuta Jalon; france: Fouta Djallon; angle: Fouta Djallon aŭ foje Futa Jalon). La origino de la nomo estas la fula vorto por la regiono kune kun la nomo de ties originaj loĝantoj, la ĝalonkeoj (fr: Jalonke aŭ Djallonké).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Petteh Djiga ("Roko de la vulturoj").

Futa Ĝalon ĝenerale estas ondaj montoj kaj montetoj de averaĝa alteco de 900 m, kovritaj per herbejoj. Plej alta punkto estas monto Lura, kun alteco de 1.515 m. La plej granda urbo estas Labeo.

La altebenaĵo konsistas el dikaj tavoloj de grejso (sabloŝtono), kiuj kovras la bazan granitan rokaĵon. Erozio per pluvo kaj riveroj tranĉis profundajn ĝangalajn kanjonojn kaj valojn en la grejson.

Futa Ĝalon ricevas multan pluvon, tiel ĉi tie troviĝas la fonto-riveroj de la tri plej grandaj riveroj de Okcidentafriko: Niger-rivero, Gambi-rivero kaj Senegal-rivero. Tiel ĝi meritas la kromnomon "akvoturo" de Okcidentafriko (en franclingvaj priskriboj: chateau d'eau) aŭ kiel "Svislando de Afriko".

Populacio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas plejparte fuloj. Ili nomas sin mem "fulboj" (Fulɓe, singularo: Pullo; france: "Peul"). La loke parolata dialekto de la fula lingvo estas la pulara (simila al "Pulaar" en Senegambio kaj al la "fulba" pli oriente en Okcidentafriko, sed kun kelkaj apartaj karakterizaĵoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Regno de Futa Ĝalon

La loĝantoj de la regiono komence estis animistoj, sed ankaŭ islamanoj kunvivis pace ĝis en 1725 estis lanĉita unua ĝihado ("lukto por la kaŭzo de Alaho" - milita lukto kontraŭ neislamanoj por disvastigi Islamon) kontraŭ la animistoj.

Post la batalo de Talansan, en kiu la islamanoj venkis, establiĝis la teokratia regno de Futa Ĝalon. La regiono havis naŭ provincojn, ĉiu el ili regata de almamio, el kiuj unu, la alamio de Timbo, ankaŭ estis la estro de la tuta regno.

Okazis pluraj internaj krizoj pro disputoj pri sukcedo, kiuj malfortigis la centran potencon en Timbo. Fine en 1896 la franca armeo venkis la lastan almamion Bubakar Biro en la batalo de Poredaka.

La ora epoko de Futa Ĝalon[redakti | redakti fonton]

La Fulboj de Futa Ĝalon estis la avangardo dum la disvastigo de islamo en Gvineo. Fulbaj islam-studentoj evoluigis indiĝenan literaturon, surbaze de modifita araba skribo (Aĝami-skribo). Famiĝis Fulbaj poetoj-teologoj, ekzemple: Tierno Muhammadu Samba Mombeya, Tierno Saadu Dalen, Tierno Aliou Boubha Ndyan, Tierno Jaawo Pellel k.a. Amadou Hampâté Bâ nomis Futa Ĝalon la "Tibeton de Okcidentafriko por klarigi ties centran rolon en la spirita kaj mistika (Sufi) tradicio de islamo.

Infanoj en vilaĝo Doucky.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Fulboj de Futa Ĝalon vivas sedente, kontraŭe al la nomadaj Fulboj en aliaj regionoj. Bestobredado estas tre grava, ĉefe de bovoj, ŝafoj, kaproj, kiuj libere paŝtas (sen esti forbaritaj). La ĉefa grajno estas milio, sur pli fecundaj kampoj rizo.

Multaj grundoj rapide perdas fekundecon, acidiĝas kaj iĝas venenaj pro aluminio. Tio serioze limigas la kultiveblajn speciojn. Krome oni rikoltas bananojn kaj aliajn fruktojn, por propra uzo kaj eksporto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://foutaweb.com

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • germane Dölter, Ueber die Capverden nach dem Rio Grande und Futa Dschallon (Leipzig, 1884)
  • france Noirot, A travers le Fouta-Djallon et le Bamboue (Paris, 1885)
  • france De Sanderval, La conquête du Fouta-Djallon (Paris, 1899)
  • france Marchat, Les rivières du sud et le Fouta-Djallon (Paris, 1906)
  • angle David Robinson (1985) The Holy War of Umar Tal: the Western Sudan in the mid-nineteenth century Clarendon Press, Oxford, ISBN 0-19-822720-5
  • angle Hanson, John H. (1996) Migration, Jihad and Muslim Authority in West Africa: the Futanke colonies in Karta Indiana University Press, Bloomington, IN, ISBN 0-253-33088-2