Futbala Mondpokalo 1930

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Ĉampionado de Futbalo 1930
1er Campeonato Mundial de Futbol
Emblemo de la Futbala Mondpokalo 1930
Turniraj detaloj
Loko  Urugvajo
Datoj 13-a de julio - 30-a de julio 1930
Teamoj 13 (el 3 konfederacioj)
Ejoj (en 1 urbo)
Finaj pozicioj
Ĉampiono  Urugvajo (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Argentino Argentino
Turniraj statistikoj
Matĉoj 18
Goloj 70  (3,89 matĉe)
Spektantoj 434 500  (24 139 matĉe)
Golreĝo(j) Guillermo Stábile
(8 goloj)
vdr

La unua vira Futbala Mondpokalo organizata de FIFA okazis en julio de 1930 en Montevideo, ĉefurbo de Urugvajo. En ĝi partoprenis 13 teamoj, nome: Argentino, Belgio, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Francio, Jugoslavio, Meksiko, Paragvajo, Peruo, Rumanio, Urugvajo kaj Usono.

La nova internacia turniro naskiĝis pro la revo de franca ĵurnalisto Jules Rimet, tiama prezidanto de FIFA. La ideo estis apartigi la futbalan mondan turniron de la Olimpiaj Ludoj kaj doni gravan aspekton al ĝi. En la kongreso de FIFA en 1928 en Antverpeno, Belgio, oni finfine decidis starigi viran futbalan turniron sub la sola rego de FIFA en 1930 en la [Sudameriko|sudamerika] lando Urugvajo.

Ĉar Rimet estis entuziasma ŝatanto de la urugvaja ludomaniero, kiu venkis dufoje la futbalan turniron en la Olimpiaj Ludoj (1924 kaj 1928), li lobiis favore al la sudamerikanoj.

La turniro

La urugvaja mondpokalo estis la nura mondpokalo kiu ne havis antaŭturniron por elekti la partoprenantojn, kiuj estis invititaj de FIFA. Pro la transporto-problemo kaj la malfido je tiu nova turniro, la plej grandaj potencoj rifuzis partopreni. La rezulto estis kelkaj malfortaj teamoj de Eŭropo, amaso da sudamerikanoj, Usono kaj Meksiko: entute 13 teamoj.

Ludejoj

La sistemo de ludlokoj sekvis la sistemon de la Olimpikaj Ludoj, en ununura urbo: Montevideo. En tiu urbo, 3 stadionoj gastigis matĉojn. Tamen, la intenco estis, ke la matĉoj okazus nur en la plej granda, kiu estis konstruita ekskluzive por la turniro.

Ĝis la sesa tago de la turniro, du aliaj stadionoj estis uzataj.


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda