Futbala Pokalo VIVA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Futbala Pokalo VIVA
Turniraj detaloj
Datoj ekde novembro 2006 kutime ĉiun duan jaron
Finaj pozicioj
Ĉampiono aktuala (2012): Kurdistano

tute plej sukcesa: Padanio (3 ĉampionecoj)

vdr

La Futbala Pokalo VIVA estas internacia futbala turniro organizita de alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster la Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA), nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia LigoNe-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board. La membraj naciaj aŭ regionaj futbalaj teamoj de la NF-Ligo ne estas ligitaj al la internacia federacio FIFA kutime ĉar la nacio reprezentata ne internacie konsideratas suverena ŝtato kaj ne estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj. La pokala turniro en sia nuna formo organiziĝas ekde novembro 2006, kutime ĉiun duan jaron, nur en 2009 okazis aldona turniro, tiel ke dufoje la distanco inter du pokalaj turniroj estis nur unu jaro. La literoj VIVA cetere ne reprezentas veran akronimon, nur estas neserioza variaĵo de la akronimo FIFA, variigita pro la fonetika simileco inter la sonoj "f" kaj "v", sen havi plian signifon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La plej malnova antaŭaĵo de la pokala turniro estis la Alternativa Tutmonda Pokalo (angle Alternative Worldwide Cup) de 1988, organizita en Jordanio.

Inaŭguro[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2005, la NF-Ligo anoncis, ke la Turka Respubliko de Norda Kipro estis elektita kiel eventejo de la inaŭgura Futbala Pokalo VIVA, post kiam ĝi antaŭe sukcese gastigis pokalan turniron okaze de la 50-a datreveno pri starigo de la Turka Respubliko de Norda Kipro. Pro politike motivigitaj internaciaj protestoj kontraŭ tiu eventa neoficiala ŝtato kaj pro postaj kvereloj inter la nova registaro elektita en la Turka Respubliko de Norda Kipro kaj la estraro de la NF-Ligo, la NF-Ligo fine decidis koncedi la gastigajn rajtojn por la turniro al Okcitanio. La turniron en la urbo Hyères les Palmiers, proksime de Toulon, partoprenis ses teamoj, de Monako, Sameio, Suda Kameruno, Okcidenta Papuo, Okcitanio kaj teamo de Ciganoj. Fine la membroj de la teamo de Suda Kameruno pro fizaj problemoj ne sukcesis veni al Francio, kaj la unuan pokalon gajnis la teamo de Sameio.

Pliaj turniroj[redakti | redakti fonton]

Sekvis turniro de 2008, organizita en la sveda parto de Sameio, kiun gajnis teamo de Padanio, turniro de 2009 en Padanio, kiun gajnis la gastiganta teamo, kaj turniro de 2010 en Gozo, kiun triafoje gajnis la padania teamo. La ĝis nun lastan turniron, de aŭtuno 2012, en la Aŭtonoma Regiono Kurdistano, gajnis la gastiganta kurda teamo.