Gábor Bálint

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Szentkatalonai Bálint Gábor (1844-1913).jpg

D-ro BÁLINT Gábor (naskiĝis la 13-an de marto 1844 en Szentkatolna, Covasna (distrikto), Rumanio, kaj mortis la 25-an de majo 1913 en Temesvár (Timişoara). Li estis la unua hungara pioniro de Esperanto - kaj de Ido.

Bálint Gábor estis universitata profesoro pri kompara lingvistiko de la ural-altajaj lingvoj en Kolozsvár (Cluj-Napoca) kie liaj teorioj pri la prahistorio de la hungaroj pruviĝis eraraj. Li parolis 21 lingvojn. En 1898 li partoprenis en esplorvojaĝo al Azio de Jenő Zichy.

Bálint konis, sed ne akceptis la lingvon Volapuko. Li en 1897 lernis kaj ekinstruis Esperanton en la urbo Kolozsvár. Li estas konata, kiel la unua hungara esperantisto. Ankoraŭ en 1897 li eldonis litografie la regulojn de Esperanto. Li iniciatis kaj helpis la eldonon de la unua hungara Esperanto-gramatiko, kiun verkis Ábel Barabás.

En 1903 li kontaktis la organizon Délégation pour l'adoption d'une langue internationale, organizitan de la francaj profesoroj Louis Couturat kaj Leopold Leau, kaj en 1907 li iĝis adepto de Ido, kvankam ĝin kritikante. Bálint estis pioniro de Ido, sed ne de la hungara Ido-movado. Kiel idisto ili havas spurojn en Progreso, organo de la naskiĝanta internacia Ido-movado, sed ja ne en Hungario.

En 1909 li kandidatiĝis por la Ido-akademio, sed ne elektiĝis. Post tiu ĉi malsukceso li kabeiĝis el ambaŭ movadoj.