Gábor Bachman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Bachman
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1952 (1952-06-24) (71-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Familio
Edz(in)o Yasar Meral
Okupo
Okupo arkitekto
TTT
Retejo http://www.gaborbachman.eu/
vdr

Gábor Bachman [bahman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bachman Gábor estas hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, avangarda dekoraciisto, reĝisoro.

Gábor Bachman [1] naskiĝis la 24-an de junio 1952 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Bachman frekventis artan gimnazion en sia naskiĝurbo, dum li lernis muzikon. Inter 1971-1972 li lernis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste en Industriarta Altlernejo, (li lernis ĉefe de Imre Makovecz kaj Ernő Rubik) li ricevis diplomon en 1977. Post lernado li laboris en produktejo de filmoj ĝis 1991. Lia unua arkitekta laboro estis en drinkejo de Szigetszentmiklós (nun jam malkonstruita) en 1986, en la sama jaro li ankaŭ ekspoziciis en Budapeŝto (en 1988 jam en Venezio). En 1997 li fondis propran oficejon, kie li kreis arkitektajn dizajnojn. En la fruaj 2000-aj jaroj li estis vaste konata jam en eksterlando. Post jaroj ĉefe en Ĉinio li faras planojn pri domoj.

Li edziĝis dufoje. Li ricevis du hungarajn premiojn en 1988, poste 2 ĉinajn premiojn en 2007 kaj 2010, fine premion Kossuth en 2015.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • televiziaj filmoj en la 1990-aj jaroj
  • videoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]