Gábor Beyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gábor Beyer
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1946 (1946-09-10) (77-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Frat(in)o Katalin Beyer Murádin
Infano Ildikó Lepedus
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

BEYER Gábor [bejer] estas rumania hungara arkitekto. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 10-a de septembro 1946. Li estas la edzo de arkitektino Zsuzsanna Fall, la patro de belartistino Ildikó Lepedus, la pli juna frato de arkitektino de Katalin Beyer Murádin.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Beyer en 1967 finis en tekniklernejo pri konstruo de Târgu Mureș, en 1995 en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Inter 1967 kaj 1993 li estis respondeca dizajnisto de Dizajninstituto de Distrikto Mureș. De 1999 li malfermis propran oficejon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.