Gábor Blaskó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Blaskó [blaŝkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Blaskó Gábor estas hungara kemiisto, farmaciisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

Gábor Blaskó [1] naskiĝis la 8-an de marto 1950 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Blaskó frekventis mezlernejon en Kazincbarcika, poste universitaton en Budapeŝto inter 1968-1973. Post lernado li eklaboris en la universitato. Inter 19801981 li havis eblecon esplori en Pensilvanio. Hejmenveninta li havis postenon en esplora instituto de MTA. Baldaŭe li estis gastprofesoro en universitato de Chicago. En 1989 li estis vicdirektoro de medikamenta fabriko "Egis" dum 18 jaroj. Li daŭre okupiĝas pri organika kemio, precipe pri alkaloidoj por produkti pli bonajn medikamentojn. Li ricevis diversajn premiojn inter 1976-2009.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Synthesis of Yohimbines I–V. (1973–1986)
  • Trequisin and Analogues (1989)
  • A gyógyszerfejlesztés folyamata a kutatástól a regisztrációig (Procezo de la medikamento-evoluado de la esploro ĝis la registrado) (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]