Gábor Buday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gábor Buday
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1909 (1909-07-02)
en Braŝovo
Morto 1-an de marto 1969 (1969-03-01) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo policistoadvokato
vdr

BUDAY Gábor [pr budail] estis hungara jurkonsilanto, policmajoro naskiĝinta en Braŝovo la 2-an de julio 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de marto 1969.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Buday finis juron en Peĉo kaj ekde 1934 li partoprenis en laborista movado kiel ano de la Hungara Socialdemokrata Partio. Ĝis 1942 li estis privatoficisto, poste soldato. En 1944 li rifuĝis de la fronto kaj aliĝis al la kontraŭstara movado en Budapeŝto. Kiel unu el la gvidantoj de la partizantaĉmento Gidófalvy li sukcese direktis plurajn akciojn en Angyalföld. Post 1945 li iĝis ano de la Hungara Komunista Partio kaj policoficiro en la ĉefsekcio de trafikaranĝado en Budapeŝto. Ekde 1957 li estis entreprena jurkonsilanto.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • A Vilmos-laktanyában. Harcok, emlékek. Magyar partizánok Európa küzdőterein (Bp., 1969).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon