Gábor Csizmár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Csizmár
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1954 (1954-09-27) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Kandó Kálmán Technical College • MSZMP Political College vd
Partio Hungara Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikistosociologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gábor Csizmár [ĉizmAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csizmár Gábor estas hungara politikisto, ministro, parlamentano.

Gábor Csizmár [1][rompita ligilo] naskiĝis la 27-an de septembro 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Csizmár abiturientis en mezlernejo en 1973, poste li akiris diplomojn en sia naskiĝurbo en elektra-teknika altlernejo kaj politika altlernejo en 1978 kaj 1989. Li aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio jam en 1978, baldaŭe li havis postenojn en la junkomunista organizaĵo (ekde 1987 li ricevis ankaŭ partiajn taskojn kun postenoj). Li estis soldato inter 1979-1981. Li aliĝis al la ĵus fondita Hungara Socialista Partio en 1989. Li estis municipa deputito en Újpest inter 1990-1994, poste li estis parlamenta deputito. Inter 2002 kaj 2004 li estis subministro pri laboro, poste samloke ministro en Unua Kabineto Gyurcsány, poste denove subministro 3 jarojn.

Li edziĝis en 1978, baldaŭe li havis 2 filinojn. En 1999 li vidviĝis. Li ricevis premion en 1987.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.