Gábor Devecseri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gábor DEVECSERI [deveĉeri], hungare Devecseri Gábor estis hungara poeto kaj elstara tradukisto de la greka kaj latina literaturoj.

Li naskiĝis la 27-an de februaro 1917 en Budapeŝto. Li mortis la 31-an de julio 1971 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frekventis gimnazion en Budapeŝto, kaj jam tiam aperis lia debuta poemlibro. Li sekvis stilojn de Dezső Kosztolányi, Antal Szerb kaj Mihály Babits. En 1938 li tradukis ĉiujn verkojn de Katulo. En la sekva jaro li akiris diplomon en la universitato kaj en 1942 li jam havis alian diplomon por pedagogo. La tiamaj poemoj apartenis al la 3-a periodo de Nyugat, dume li havis postenon en biblioteko. Post la 2-a mondmilito li instruis en la universitato kaj aliĝis al literatura rondo de komunistoj. Li ricevis premion Kossuth en 1953 kaj ankaŭ aliajn premiojn. En 1956 li apogis la revolucion. Li estis framasono.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio