Gábor Fábián

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

FÁBIÁN Gábor estis hungara verkisto, tradukisto, ano de MTA naskita en Vörösberény la 28-an de decembro 1795 kaj mortinta en Arad la 10-an de decembro 1877.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Fábián pristudis juron inter 1817–19 en Peŝto. En 1821 li faris advokatan ekzamemnon. En 18241825, pli poste inter 1826–38 li estis advokato de familo Bohus en Vilagoŝo. Li amikiĝis kun Mihály Vörösmarty. Dum la revolucio kaj liberecbatalo de 1948-1849 li estis presjuĝa prezidento, landkunvena deputito, pli poste juĝisto de seppersona tribunalo. Li sekvis la registaron al Segedo kaj Arado. Post la falo de revolucio li suferis malliberejon, pli poste oni internis lin al Arado. Inter 1867–69 li estis landkunvena deputito. Li tradukis la leterojn de Cicero kaj eldonis liajn miksajn verkojn (Arad, 1865). Li tradukis ankaŭ aliajn antikvajn aŭtorojn (Horacio, Lukrecio). Li tradukis fragmentojn el verko de persa poeto Hafiz: Divano (Pest, 1824). Ekde 1862 li estis membro de Societo Kisfaludy. Post 1869 li retiriĝis el publika vivo kaj vivis nur al poezio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Arad vármegye leirása, 1845 (la 2-a kaj 3-a volumo restis en manuskripto).

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon