Gábor Kazinczy
KAZINCZY Gábor [kazinci] estas rumanuja hungara scenejdekoraciisto, grafikisto naskita la 9-an de aprilo 1942 en Timişoara.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Kazinczy finis inter 1959-65 en la Belarta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo. Inter 1967-84 li estis scenejdekoraciisto de la germanlingva kaj de la hungara lingva teatroj de Temeŝvaro, poste grafikredaktoro.
Premioj[redakti | redakti fonton]
- 1982: scenejdekoracia premio en la Fetivalo Nuntempa Rumana Dramo, Braŝovo, 1983: Temeŝvaro;
- 1992: 3-a premio de Kőrösi Csoma Társaság Kovászna;
- 1995: Landa Desegnobienalo, Arad;
- 1997, 2000: premio de Magyar Festők Társasága.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Artportal.hu Arkivigite je 2009-05-19 per la retarkivo Wayback Machine