Gábor Klauzál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Klauzál
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1804 (1804-11-18)
en Peŝto
Morto 3-an de aŭgusto 1866 (1866-08-03) (61-jaraĝa)
en Kalocsa
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Imre Klauzál
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Gábor Klauzál, laŭ hungarlingve kutima nomordo Klauzál Gábor estis hungara politikisto, juristo, ministro. Lia nobela nomo estis "Szlavoviczi". Lia frato estis Imre Klauzál.

Gábor Klauzál [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1804 en Pest (urbo). Li mortis la 3-an de aŭgusto 1866 en Kalocsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Klauzál frekventis gimnazion en Szeged, en Pest li ekzamenis en juro en 1824. Baldaŭe li ricevis jurajn taskojn en Csongrád (historia departemento). Ekde 1832 li partoprenis en la parlamenta laboro kiel grava figuro, fidelulo de Lajos Kossuth. En 1844 li rezignis, sed li denove komencis politikadi post la revolucio en 1848. Li apartenis al la unua hungara sendependa responda kabineto, sed li denove rezignis dum la liberecbatalo. En 1861 kaj 1865 li denove politikadis en la parlamento kiel fidelulo de Ferenc Deák.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]