Gábor Petri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor PETRI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Petri Gábor estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).

Gábor Petri [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1914 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de julio 1985 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Petri frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitatojn en Graz kaj Pécs. Li ricevis medicinan diplomon en 1937, poste li laboris en Budapeŝto en hospitalo. Dum la 2-a mondmilito li kirurgiĝis, baldaŭe li ekinstruis en universitato de Szeged. Li estis nomita privata profesoro kaj katedrestro en 1951. Li estis rektoro en 1958 kaj 1975, parlamenta deputito inter 19631985. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1962-1984.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A gyomor- és nyombélfekély keletkezéséről és sebészi gyógyításának alapelveiről (1947)
  • Általános sebészet (Ĝenerala kirurgio), (1951)
  • A műtéti előkészítés és a műtét utáni kezelés anyagcserevonatkozásai (1964)
  • A sebészet biztonsága (Sekureco de la kirurgio), (1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]