Gábor Presser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Presser
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1948 (1948-05-27) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistomuzikproduktistopianistokantisto • diskografa artisto • muzikisto
Verkoj An Imaginary Report on an American Rock Festival
TTT
Retejo http://www.pressergabor.hu/
vdr

Gábor Presser, hungare Presser Gábor, Esperante Gabrielo Presser estas hungara kantisto, pianisto kaj komponisto, vaste konata, kiel "Pici" (=etulo). Gábor Presser naskiĝis la 27-an de majo 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Presser komencis sian muzikan karieron en 1968 en Omega (rokgrupo), kie li tutlande famiĝis, kiel ŝlagrokomponisto. En 1971 li estis unu el la fondintoj de bando Locomotiv GT kaj lia famo atingis ankaŭ eksterlandon. Li apartenis al la plej famaj hungaraj ŝlagristoj. Ekde 1973 li komponis ankaŭ muzikalojn, foje muzikon por baleto, dume la koncertadoj ne ĉesis. En 2008 li iniciatis "Tagon de Hungara Kanto". Li ricevis premion Kossuth en 2003, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 12 diskoj inter 1968-2004 kun bando "Omega"
  • 29 diskoj inter 1971-2007 kun bando "Locomotiv GT"
  • 8 diskoj inter 1982-2009 sole
  • 7 selektaj diskoj inter 1998-2007
  • partoprenoj en aliaj diskoj

Li verkis 8 muzikalojn inter 1973-2007.

Fontoj[redakti | redakti fonton]