Gábor Tigyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Tigyi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1958 (1958-02-20) (66-jaraĝa)
Okupo
Okupo biokemiisto
vdr

Gábor Tigyi [tidji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tigyi Gábor estas hungara-usona biokemiisto, profesoro, membro (ekstera en 2004) de Hungara Scienca Akademio.

Gábor Tigyi [1] Arkivigite je 2011-12-28 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de februaro 1958 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Tigyi frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1976-1982, kie li akiris M.D. Li akiris Ph.D. en Budapeŝto. Li esploris en Masaĉuseco en la studjaro 1979, en Uppsala en 1983, en Göttingen en 1984, en Kalifornio inter 1986-1990, en Sapporo en 2005, krome li estis gastoprofesoro en diversaj universitatoj. Li longe instruas en Memphis (Tenesio).

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Antibody production with hybridomas (1987)
  • Determinants of receptor subtype specificity in the LPA-like lipidmediator family (1998)
  • Lipid species and membrane composition (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.