Gábor Ugron (politikisto, 1880-1960)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Ugron
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1880 (1880-01-08)
en Târgu Mureș
Morto 27-an de oktobro 1960 (1960-10-27) (80-jaraĝa)
en Bakonybél
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gábor Ugron
Okupo
Okupo politikisto
vdr

UGRON Gábor estis hungara politikisto, ministro naskiĝinta en Marosvásárhely la 8-an de januaro 1880 kaj mortinta en Bakonybél la 27-an de oktobro 1960. Li estis la filo de politikisto Gábor Ugron

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ugron studis en Lepsiko, Ĝenevo kaj Budapeŝto. Post jura doktoriĝo li laboris en publikadministracio en departementoj Maros-Torda, Ugocsa. De 1915 li estis deputito de Marosvásárhely, ministro por internaj aferoj en registaro Esterházy kaj Wekerle (15-a de junio 191725-a de januaro 1918). En januaro 1918 li estis reĝa registarkomisaro de Transilvanujo. Dum la burĝa demokratia revolucio en Hungarujo li organizis la Székely Nemzeti Tanács (Sikula Nacia Konsilantaro). Post la falo de la Hungara Konsilantara Respubliko li fondis la Nemzeti Szabadelvű Párt (Nacia Liberala Partio). Post la unuiĝo kun la Demokratia Partio li iĝis prezidanto de Nemzeti Polgári Párt (Nacia Burĝa Partio). En 1926 li aliĝis al Unueca Partio de István Bethlen. En parlamento li priokupiĝis ĉefe financajn problemojn. Li estis la fondinto de la Unuiĝo de Operamikoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]