Gábor Vladár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Vladár
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1881 (1881-10-14)
en Biatorbágy
Morto 19-an de julio 1972 (1972-07-19) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Gábor Vladár
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Gábor Vladár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vladár Gábor estis hungara juristo, politikisto, ministro, membro (korespondanta en 1937) de Hungara Scienca Akademio.

Gábor Vladár [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1881 en Bia. Li mortis la 19-an de julio 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Vladár frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis juran kaj ŝtatosciencan diplomojn. Li eklaboris en la ministerio, kie li atingis pli kaj pli altajn postenojn. En 1944 li estis ministro kelkajn monatojn. Post la ministeria konsilia kunveno la 14-an de oktobro 1944 li dekretis permeson de la maldekstrema gazetaro kaj la malpermesadon de la ekstremdekstraj artikoloj kaj finfine la liberigon de la politikaj kaptitoj. Tiun dekreton tuj nuligis la alvenanta nazia-germana armeo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az Országos Bírói és Ügyészi Egyesület harminc évének mérlege (1937)
  • Tudományos munka-e a jogszabály előkészítése? (1939)
  • Az egyház és az állam viszonya (Rilato de la eklezio kaj la ŝtato), (1947)

Fontoj[redakti | redakti fonton]