Gábor Zsámbéki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Zsámbéki
Persona informo
Naskonomo Zách Gábor
Naskiĝo 30-an de decembro 1943 (1943-12-30) (80-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro János Zách
Patrino Judit Almássy
Edz(in)o Katalin Kőváry
Okupo
Okupo teatra reĝisoroteatrestropedagogo
vdr

Gábor ZSÁMBÉKI [ĵAmbEki], laŭ hungare kutima sinsekvo Zsámbéki Gábor estas hungara teatra reĝisoro, teatrestro kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Zách [zAĉ], lia patro estis János Zách, lia edzino estis Katalin Kőváry.

Gábor Zsámbéki naskiĝis la 30-an de decembro 1943 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Zsámbéki devenis el aktora familio, tial li jam, kiel infano, ricevis rolojn. Li studis en Teatroarta Altlernejo. Post la diplomo en 1968 li aliĝis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Post jardeko li havis gravan taskon en Nacia Teatro (Budapeŝto), sed lia plano ne sukcesis. Li kune kun aliaj aktoroj fondis Teatron Katona József, kiun li estris ĝis 2010. Ekde 1979 li instruas en la Teatroarta Altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1988, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]