Lüterswil-Gächliwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gächliwil)
Lüterswil-Gächliwil
Blazono de Lüterswil-Gächliwil
Blazono de Lüterswil-Gächliwil
Blazono de Lüterswil-Gächliwil
Lüterswil-Gächliwil
Lüterswil-Gächliwil
Lüterswil-Gächliwil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Bucheggberg
Geografia situo CH1903: 600020 / 218872 (mapo)47.1208333333337.4388888888889Koordinatoj: 47° 7′ N, 7° 26′ O; CH1903: 600020 / 218872 (mapo)
Nombro de loĝantoj 335
Areo 3,05 km²
Alteco 528 m super marnivelo
Poŝtkodo 4584
Komunumkodo 2456
Mapo de Lüterswil-Gächliwil
Mapo de Lüterswil-Gächliwil
Mapo de Lüterswil-Gächliwil
vdr

Lüterswil-Gächliwil estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 335 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lütrswil-Gächliwil situas en la Svisa Mezlando sur la dorso de la montoĉeno Bucheggberg, proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno, respektive 25 kilometrojn nordokcidente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Lüterswil kaj Gächliwil kaj la setlejoj Hemmlisbüel, Obergächliwil, Rüedlen kaj Mittlerfeld kaj kelkaj izolitaj farmdomoj. Kun 657 m s.m. la monteto Horad estas la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,05 km², de kiuj 32,5% estas kovritaj de arbaro, 61,5% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lüterswil-Gächliwil limas en nordo al Gossliwil, en nordnordoriento kaj oriento al Buchegg, en sudo al Messen, en okcidento al Biezwil, kaj en nordokcidento al Oberwil ĉe Büren (BE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lüterswil kaj Gächliwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Glächliwil situas ĉe konekta vojo inter Aetigkofen kaj Gossliwil, dum tra Lüterswil pasas la vojo de Gächliwil tra Biezwil al Schnottwil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas 8 kilometrojn norde inter Arch kaj Grenchen. Per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa komunumo Lüterswil-Gächliwil estis fondita je la 1-a de januaro 1995 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Lüterswil kaj Gächliwil. La blazono de la unuigita komunumo estas kombino de la du blazonoj de la malnovaj komunumoj, nome la blanka unukorno sur blua grundo por Gächliwil kaj la blanka monto inter du verdaj arboj sur ruĝa grundo por Lüterswil.

La unua dokumenta mencio de Gächliwil datiĝas el la jaro 1365 kiel Gechlenwil. La liberulo Burkard Senn estis en la 14-a jarcento la posedanto de la bieno Gächliwil. Li ĝin pandigis en la jaro 1365 al la Monaĥjeo Fraubrunnen. La filiono de Burkard, Elisabeth Senn vendis en la jaro 1395 ĉiujn rajtojn al la eklezimastro de Bätterkinden kun la rajto liberigi la pandon de la Monaĥejo Fraubrunnen. En la jaro 1399 la rajtoj estis konceditaj la la Malsanulejo de Berno, kiu liberigis la pandon de la Fraubrunnen en la jaro 1411. La jurisdikcio pri Gächliwil apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la malalta tribunalo de Aetingen. [2]

La unua dokumenta mencio de Lüterswil datiĝas el la jaro 1276 kiel Lüterswyl. Dum mezepoko Lüterswil apartenis al la Senjorujo Bucheggberg en la kampargrafejo Etburgonjo. En la jaro 1391 la Senjorujo Bucheggberg fariĝis havaĵo de la urbo Soloturno. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]