Gänsbrunnen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gänsbrunnen (stacidomo).
Gänsbrunnen
Blazono de Gänsbrunnen
Blazono de Gänsbrunnen
Blazono de Gänsbrunnen
Preĝejeto de Gänsbrunnen
Preĝejeto de Gänsbrunnen
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio • kvartalo
Kantono Soloturno
Distrikto Thal
Geografia situo CH1903: 602648 / 234777 (mapo)47.2638888888897.4736111111111Koordinatoj: 47° 16′ N, 7° 28′ O; CH1903: 602648 / 234777 (mapo)
Nombro de loĝantoj 93
Areo 11,36 km²
Alteco 723 m super marnivelo
Poŝtkodo 45
Komunumkodo 2423
Mapo de Gänsbrunnen
Mapo de Gänsbrunnen
Mapo de Gänsbrunnen
vdr

Gänsbrunnen estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 93 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gänsbrunnen situas tute en la okcidento de la distrikto kaj naturrezervejo de nacia signifo Thal. La kerno de la vilaĝo troviĝas en valkaldrono, ke kunfluas la riveretoj Bantlibach kaj Rüschbach al La Raus, kiu tiam fluas tra la ravino de Gänsbrunnen al la Granda Valo kaj tra ĝi al Moutier, kie ĝi alfluas al Birs. En oriento la komunuma teritorio etendiĝas transpasejo al la valo de la rivero Dünnern, kiu ankaŭ fontas sur la komunuma teritorio. Kelkcentmetrojn oriente de la vilaĝokerno proksimume kvindek metrojn super la valo situas la preĝejeto Sankt-Josefo kaj la pastora domo, kiu estas kvazaŭ la rekonilo de la vilaĝo. Norde de la ravino situas la stacidomo, ĉirkaŭ kiu troviĝas domgrupo, kiu formas apartan setlejon. Krome al la vilaĝo apartenas diversaj izolitaj bienoj sur la ĵurasaj altaĵoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,36 km², de kiuj 67 % estas kovritaj de arbaro, 31 % servas por agrikulturo kaj 2 % por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

En nordo la komunumo Gänsbrunnen limas al la komunumoj Eschert, Grandval, Crémines, Corcelles kaj Seehof en Kantono Berno, en oriento al Herbetswil, en sudoriento al Welschenrohr, en sudo al Oberdorf kaj al Selzach, kaj en okcidento al Court, kiu situas ankaŭ en Kantono Berno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gänsbrunnen situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al nordo kondukas vojo tra Weissenstein-Pasejo kaj Oberdorf al Soloturno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 10 kilometrojn okcidente en Moutier, la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 20 kilometrojn oriente en Oensingen. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Soloturno al Delemonto. Krome ekzistas poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Gänsbrunnen al Balsthal.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gänsbrunnen datiĝas el la jaro 1400 sub la nomo Gensprunnen.

Kiel parto de la kampargrafejo Buchsgau kaj feŭdo de la episkopo de Bazelo Gänsbrunnen estis ek de la jaro 1424 sub la alta jurisdikcio de Soloturno, kiu en la jaro 1669 ankaŭ formale akiris la landan suverenecon pri la loko. En la jaro 1428 estis la unuan fojon menciita la gastejo Sankt-Josefo, kiu ankaŭ estis doganejo kaj limloko inter la Svisa Ĵurkomunumo kaj la Princepiskopejo Bazelo kaj ek de 1797 ĝis 1815 de Francio. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]