Gérard Jugnot

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gérard JUGNOT (naskiĝis la 4-an de majo 1951 (nun 1951-05-04) (62-jara) en Parizo) estas franca aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj kino-produktoro. Li estas patro de komediisto Arthur Jugnot.

Li partoprenis la trupon de Le Splendid.


Enhavo

Biografio [redakti]

En Liceo Pasteur de Neuilly-sur-Seine Gérard Jugnot renkontis Christian Clavier, Thierry Lhermitte kaj Michel Blanc. Kune ili formis komikan trupon de Le Splendid. Paralele kun tiu teatra kariero, li debutis en kino en filmoj Les Valseuses (1974) de Bertrand Blier, kaj Le Juge et l'Assassin (1976) de Bertrand Tavernier.

Per Les Bronzés, en 1978, kaj Le Père Noël est une ordure, en 1982, ambaŭ teatraĵoj de Le Splendid adaptitaj al kino, Gérard Jugnot atingis publikan rekonon. Post nelonge, la komediisto estis alvokita de kinistoj pro lia bildo de «mezklasa Franco».

Paralele, li debutis karieron de reĝisoro per la filmo Pinot simple flic en 1984.

Josiane Balasko ŝerce certigis la 4-an de decembro 2007, dum promocio de filmo L'Auberge rouge en Canal+ kaj M6, ke Gérard Jugnot estintus katolika pastro dum deko da jaroj.

Ordenoj [redakti]

  • Kavaliro de "Honora Legio", 2004
  • Oficiro de "Ordre national du Mérite"

Filmografio [redakti]

Aktoro [redakti]

1973 - 1979 [redakti]

1980 - 1989 [redakti]

1990 - 1999 [redakti]

2000 - 2009 [redakti]

2010 - 2019 [redakti]

Reĝisoro [redakti]

Teatro [redakti]

  • 2000: Espèces menacées de Ray Cooney, reĝisoris Éric Civanyan, Théâtre de la Michodière
  • 2002: Etat critique de Michel Lengliney, reĝisoris Éric Civanyan, Théâtre Fontaine

Eksteraj ligiloj [redakti]

Applications-multimedia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Filmo