Gérard Pochonet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gérard Pochonet
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1924 (1924-05-20)
en 5-a arondismento de Parizo
Morto 26-an de januaro 2000 (2000-01-26) (75-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo jazz drummer • komponisto
vdr

Gérard „Dave“ Pochonet (naskiĝis la 20-an de majo 1924 en Parizo; mortis la 26-an de januaro 2000 en Novjorko) estis franca ĵaza frapinstrumentisto, komponisto kaj bandestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pochonet komencis sian muzikistan karieron en la postmilita epoko; en 1949 li jam koncertis kun propra orkestro en la ĵazklubejo C.C. Club. Komence de la 1950-aj jaroj li muzikis kun Jack Butler, Robert Mavounzy, Henri Renaud, Bill Coleman kaj en triopo kun Art Simmons. En 1952 li fondis kvaropon kun André Persiani, Bill Tamper kaj Charlie Blareau, kiu ekzistis ĝis 1954. Ekde 1953 Pochonet muzikis en la orkestro de Tony Proteau, kun kiu li akompanis Sidnejon Bechet. En la sama jaro li tenis duopon kun Hazel Scott kaj Buddy Banks.

Je la evento Salon du Jazz je Salle Pleyel en 1954 li estis membro de ĉiustelularo kun Jonah Jones, Guy Lafitte kaj Michel de Villers. Someron de 1954 li akompanis pianistinon Mary Lou Williams je ŝia laboro en Grand Ecart kaj en Bœuf sur le toit; li ankaŭ kunverkis ŝiajn sonregistaĵojn kun Don Byas. Aliaj surdiskigoj ekestis tiutempe ankaŭ kun Bobby Jaspar kaj Buck Clayton.

Por faciligi la komunikadon kun usonaj kunmuzikistoj, li eknomis sin „Dave“ Pochonet. En la orkestro de Pochonet ariĝis kelkaj el la plej gravaj parizaj muzikistoj tiutempaj, inter ili gitaristo Jean-Pierre Sasson, trombonisto Charles Verstraete kaj pianisto André Persiany. Kiel ĉeneron inter sia pianisto kaj si mem Dave Pochonet enigis la belgan kontrabasiston Benoît Quersin en sian ritmosekcion. Tiutempe ankaŭ ekestis la komponaĵo „Thinkin’ Of Inez“ de Pochonet, kiun surdiskigis Jonah Jones & the Dave Pochonet All Stars.

En 1956 li koncertis kun propra orkestro en Closerie des Lilas, partoprenis koncertregistraĵojn en Hot Club de Paris kaj formis – laŭ rekomendo de Mary Lou William – por sonregistradoj kun Emmett Berry kaj Lucky Thompson plurajn ensemblojn, interalie kun Martial Solal, Michel de Villers kaj Henri Renaud. En 1958 li akompanis kun sia orkestro Bilion Coleman, en 1959 okazis plua kunsido kun Lucky Thompson („Tea for Two“). Fine de la 1950-aj jaroj Pochonet translokiĝis al Usono, kie li en 1961 koncertis kun Mary Lou Williams en la klubejo Wells Supper Club kaj kunverkis ŝian albumon Mary Lou Williams Presents St. Martin de Porres. En 1964/65 ekestis kromaj registraĵoj kun Lucky Thompson. Ĝis meze de la 1970-aj jaroj Pochonet prezentis kun propra kvaropo en Novjorko.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Jazz in Paris – Peanuts Holland – Buck Clayton – Charlie Singleton (Emarcy, 1953–55)
  • Jonah Jones: With Dave Pochoney [sic!] and His All Stars (Swing, 1954)
  • Lucky Thompson: Jazz in Paris: With Dave Pochonet All Stars (itanes Jazz, 1956)
  • Swingin In Paris – Dave Pochonet and His French All-Stars (Taureau, 1959)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]