Géza Bene

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BENE Géza estis hungara inĝeniero pri minado. Li naskiĝis en Pest (urbo) en julio 1855 kaj mortis en Anina la 5-a de decembro 1922.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bene havigis diplomon en la altlernejo de Selmecbánya en 1884. Unue li estis inĝeniero pri minejoj en la sudhungaruja bieno de la Aŭstria-Hungara Fervojasocio. Por kelkaj jaroj li gvidis la ferercminejon en areo de Vaskő kaj Dognácska, poste ĝis sia morto li estis la estro de la karbominejo de Stájerlakanina. En 1886 en Belgujo, Francujo kaj Germanujo li esploris la minejojn karbajn kaj kuprajn; en 1888 la orminejojn de Transilvanujo, en 1900 la lokon de minejkatastrofo en Courrières (Francujo). Liaj studoj aperis en hungaraj kaj eksterlandaj fakrevuoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A kőszénbányákban fellépő gázkitörésekről (Bp., 1910).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pauer János: A Selmeczbányai Magy. Kir.-i Bányászati és Erdészeti Akadémia története (Selmeczbánya, 1896).

Fonto[redakti | redakti fonton]