Géza Entz (zoologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Géza Entz)
Géza Entz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1875 (1875-05-30)
en Kluĵo
Morto 21-an de februaro 1943 (1943-02-21) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Géza Entz (biologo)
Frat(in)o Béla Entz
Parencoj Géza Entz (arthistoriisto)
Ferenc Entz
Okupo
Okupo biologozoologo • universitata instruisto • botanikisto
vdr

ENTZ Géza [enc] estis hungara biologo, zoologo naskita en Kolozsvár la 30-an de majo 1875 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-a de februaro 1943. Lia avo estis Ferenc Entz, lia filo estis Géza Entz (biologo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Entz studis en sia naskiĝurbo kaj en Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1902 en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1898 li estis asistanto pri botaniko, ekde 1905 asistanto pri zoologio, pli poste adjunkto en la Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Ekde 1913 li instruis biologion en la Altlernejo Erzsébet. Ekde 1920 li estis asistanto, poste konservisto, fine universitato profesoro en Utrecht. Ekde 1929 li estis direktoro de la biologia esplorinstituto de Tihany, ekde 1932 direktoro de la Bestarejo de Hungara Nacia Muzeo, fine ekde 1934 universitata profesoro pri zoologio en Scienca Universitato Péter Pázmány.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a peridineák ismeretéhez (1902);
  • A tintinnidák szervezete (Bp., 1908);
  • Beiträge zur Kenntniss der Peridineen (I–II. 1926–27);
  • Élet a tengerben (kun Lajos Soós Bp., 1931);
  • Az ostor és a protoplasma növekedéséről (Bp., 1934);
  • A Balaton élete (kun Olga Sebestyén Bp., 1942).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sándor Wolsky: G. Entz und das Ungarische Biologische Forschungsinstitut (Magy. Biológiai Kutató Munk. 1946);
  • Rapaics Rajmund: A magyar biológia története (Bp., 1953).

Fonto[redakti | redakti fonton]