Géza Gárdonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Geza gardonyi.jpg
Kovrilpaĝo de Du kokcineloj
Kovrilpaĝo de Steloj de Eger en formo bildrakonto, trad: Vilmos Benczik, 1979

GÁRDONYI Géza (ga'rdonji) (3-a de aŭgusto 1863 en Gárdony - 30-a de oktobro 1922) estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto. En malgranda vilaĝo kiel instruisto li komencis labori. Multajn travivaĵojn li kolektis tie pri la la vivo de la kamparanoj, kaj pri la malfacila sorto de la vilaĝa intelektularo. Tiujn memorojn ofte li uzis en siaj noveloj, romanoj. Inter 1890-97 li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. En 1897 li translokiĝis en la nordhungarlanda historia urbo Eger.

La verkisto[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al neniu literatura tendenco, sed havis bonajn kontaktojn kun verkistoj diverstendencaj. Aŭtonoma persono li estis, tial sia tuta vivo estis senĉesa observado, esplorado, filozofado mem-kulturado. Komence li verkis pri la vilaĝaj travivaĵoj. Tiuj estis la „Lanterno” (1894), temas pri vilaĝa instruisto, kiu volis doni spiritan lumon al la malluma vilaĝo. Lia unusola teatraĵo la „Vino” (1901) estis, kiu plaĉis ne nur al la publiko, sed ankaŭ al kritikistoj. „Mia vilaĝo” estis lia unua granda epika verko, en kiu li skribas pri la vilaĝa vivo, pri vilaĝaj homoj.

Li estis membro honora de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.

Historiaj romanoj[redakti | redakti fonton]

Inter ili la plej konata estas la Steloj de Eger. Ĝi starigas indan monumenton de la defendintoj de la Fortikaĵo de Eger, kontraŭ la potenca turka armeo. La patriotismo, la heroeco de la loĝantoj, soldatoj-civiluloj, de la fortikaĵo, devigas la turkan armeon ĉesi la sieĝon kaj retiriĝi. Tiu romano en Hungario estas alte aprecita, deviga legaĵo en la lenejoj, kaj ĝi gajnis la titolon La Granda Romano en la konkurso de la televido en 2006. Kiel bildromano ankaŭ esperantlingve ĝi estas legebla. La „Nevidebla homo” temas pri la vivo de la greka skribisto Priskos Retor en la palaco de Attila, la reĝo de la hunoj. En la fono de la priskribo de la huna reĝkorto disvolviĝas ankaŭ granda sekreta amo. La sklavoj de Dio estas romano pri la reĝidino Margareta, filino de la Árpád-dinastia reĝo, Adalberto la Kvara. Ŝi estis dominikana monaĥino, kaj en tiu ĉi insulo vivis sanktan vivon ĝis la junaĝa morto. Poste ŝi estis deklarita sanktulo. La deveno de la titolo de la romano: Estas sklavoj de la mono, de la potenco, de la luksa vivo; la monaĥoj, monaĥinoj estas sklavoj de Dio. La romano estas legebla enkaŭ esperantlingve.

Monumento en Budapeŝto
Kovrilpaĝo de Sklavoj de Dio; Budapeŝto, HEA, 1972, trad: Johano Hamvai

Liaj sociaj romanoj[redakti | redakti fonton]

La romano de Ida", „ Abelo kaj Estera”, „La Patro Nia preĝo de Szunyoghy”, el inter ili elstaras „La maljuna respektinda sinjoro.”

Gárdonyi estas entombigita en la korto de la Eger-fortikaĵo.

La romanoj de Gárdonyi estis kaj estas legataj, popularaj ankaŭ nuntempe, por ĉiu generacio. Bone simbolizas tion la monumento pri Gárdonyi en Budapeŝto. Ĉe la bazo de la skulptaĵo avinjo legas Gárdonyi-romanon al la nepo

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Du kokcineloj - tradukis Kolomano Kalocsay Budapeŝto 1923
  • Sklavoj de Dio; Budapeŝto, HEA, 1972, trad: Johano Hamvai (interesaĵo: la religitema libro aperis dum la socialismo)
  • Steloj de Eger; Budapeŝto, HEA, 2012, trad: Jozefo Horváth