Géza Jeszenszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Jeszenszky [jesenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeszenszky Géza estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, diplomato, historiisto, profesoro.

Géza Jeszenszky

Géza Jeszenszky [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Jeszenszky frekventis mezlernejon, kie li lernis ĉefe de József Antall. Li partoprenis en rememoro de Hungara revolucio de 1956, tial li 2 jarojn me rajtis frekventi universitaton, en tiu periodo li estis simpla laboristo. Inter 1961 kaj 1966 li plulernis en Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li instruis en lernejo, poste ĝis 1976 li laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi. En 1970 li doktoriĝis, poste li plulernis en la universitato por esti ankaŭ bibliotekisto. Li kontribuis studojn, ekde 1976 li instruis en Universitato Marx Károly, post jaroj jam kiel docento, ekde 1980 kandidato. Inter 1984-1986 li instruis en Kalifornio, inter 1989-1990 li estis dekano en Universitato Marx Károly, poste 4 jarojn li estis ministro pri eksteraj aferoj en Kabineto Antall (tamen li ankaŭ instruis plu). Li estis parlamenta deputito inter 1994 kaj 1998, ambasadoro en Vaŝingtono inter 1998-2002, post jaroj en Skandinavio.

En 2006 li atingis la instruan rangon privata profesoro. En 2010 li ricevis premion. Li edziĝis en 1967 baldaŭe li havis 2 gefilojn.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • The Outlines of the History of International Relations in the 20th Century 1984
  • Az elveszett presztízs. Magyarország megítélésének megváltozása Nagy-Britanniában, 1894–1918 1986, ISBN 9631406539
  • The New (Post-Communist) Europe and Its Ethnic Problems 2005.
  • A politikus Antall József – az európai úton. Tanulmányok, esszék, emlékezések a kortársaktól (La politikisto József Antall - laŭ la eŭropa vojo. Studoj, eseoj, rememoroj pri samtempuloj), 2006

Fontoj[redakti | redakti fonton]