Géza Lengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza Lengyel [lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel Géza estis hungara botanikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1947).

Géza Lengyel [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1884 en Salgótarján. Li mortis la 4-an de junio 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Lengyel frekventis mezlernejon kaj universitaton en Budapeŝto. Li ricevis diplomon en 1907, poste li tuj eklaboris en la universitata instituto. Ekde 1929 li instruis en la universitato, dume li ofte kolektis kreskaĵojn ankaŭ eksterlande. En 1940 li memvole pensiuliĝis. Post la 2-a mondmilito li aktiviĝis kaj li estis nomita katedrestro en Gödöllő. En 1949 pro la politika ŝanĝo li trude pensiuliĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar lucernamag származási vizsgálata (1929)
  • A búza gyommagvai és a gabonaszemek növényi betegségei (1937)
  • Méhek és virágok (Abeloj kaj floroj), (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]