Géza Magyary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Magyary
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1864 (1864-09-16)
en Dolné Lovčice
Morto 9-an de oktobro 1928 (1928-10-09) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristo • jurosciencisto • universitata instruisto
vdr

Géza Magyary [madjari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyary Géza estis hungara juristo, profesoro, membro koresponda (1905), ordinara (1917) de Hungara Scienca Akademio.

Géza Magyary [1] naskiĝis la 16-an de septembro 1864 en Hungara reĝlando en Alsólóc (nuntempa Dolné Lovčice en Slovakio). Li mortis la 9-an de oktobro 1928 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Magyary maturiĝis en ĉefepiskopa gimnazio de Pozono en 1882, poste li studis en Reĝa Jura Akademio (Pozono) kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo en 1887 li eklaboris nelonge en juĝejo. En 1890 li ekinstruis en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét), post 3 jaroj li jam instruis en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad). Ekde 1895 li instruis ankaŭ en Budapeŝto ĝismorte. Li okupiĝis precipe pri la civitana juro. Postmorte en 1929 li ricevis premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A kiadói ügylet (1893)
  • A nemzetközi bíráskodás (La internacia juĝado), (1918)
  • A magyar polgári perjog tankönyve (1924)
  • Összegyűjtött munkái (Kolektitaj verkoj), (1941 – 1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.