Géza Nagy (literaturhistoriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

NAGY Géza (nadj) estis rumanuja hungara kulturorganizinto, studverkisto, tradukisto, lernolibroverkisto naskita en Székelyszenterzsébet la 1-an de septembro 1914 kaj mortinta la 24-an de januaro 1981 en Târgu Mureș.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Nagy la mezlernejon finis en Székelyudvarhely kaj Koloĵvaro kaj li akiris diplomon pri fakoj de hungara-germana-rumana lingvoj en Universitato Ferdinand (1936). Li doktoriĝis pri hungara lingvo kaj literaturo, historio de Sudorient-Eŭropo. Li faris vojaĝstudojn en Svisujo kaj Hungarujo. Li instruis en Zilah (1936-37) kaj Koloĵvaro (1937-48). Li estis sekretario de Erdélyi Múzeum-Egyesület (1942-47). Li partoprenis aktive flanke de József Venczel en organizado de Bolyai Tudományegyetem (1945). Li estis instruisto denove en liceo (1948-52) kaj en hungara pedagogia lernejo (1952-53) en Kluĵo. Li estis arestita kaj kondamnita laŭ eltrovitaj akuzoj kaj deportita al kanalo Danubo (1953-54), poste unu jaro li estis politika malliberulo. Nur en 1970 oni nuligis lian kondamnon. Ekde 1971 li estis lekciisto de Universitato Babeş-Bolyai ĝis sia pensiuliĝo (1979). Li redaktis la gazeton Keleti Újság (1938-39), estis redakciano de Ifjú Erdély (1938-44). Liaj artikoloj aperis en revuoj Pásztortűz, Hitel, Erdélyi Múzeum. Post la dua mondmilito li publikigis en Utunk, Igaz Szó, Művelődés, Tanügyi Újság, Igazság.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar nyelv és stílus (1947).
  • A magyar nyelv iskolai tanulmányozásának módszertana (kun P. Dombi Erzsébet, Kv. 1979).
  • Ferenc Pápai Páriz: Békességet magamnak, másoknak red., antaŭparolo (taglibro, korespondado, (1977).
  • Abbé de Saint-Pierre: Az örökbéke-tervezet rövid foglalata (1979).

Tradukvolumoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Benkő Samu: Nagy Géza, a literátor és művelődésünk mindenese[1].

Fontoj[redakti | redakti fonton]