Géza Tatár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Géza TATÁR [tatAr] rumania hungara verkisto pri pedagogio kaj lokhistoriisto. Li naskiĝis en Aranyospolyán la 16-an de junio 1912 kaj mortis en Zalău la 6-an de marto 1986.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Géza Tatár studis en Kolegio Bethlen de Aiud, poste li akiris diplomon pri fakoj de hungara-germana lingvoj kaj filozofio en 1936 en Universitato Ferdinand de Kluĵo. Li pasigis unu jaron en Zuriko kaj poste li instruis en Kolegio Wesselényi de Zalău, (rsp. Liceo Endre Ady). Li debutis kun poemoj en Enyedi Újság (1929); poste li publikigis en gazetoj Szilágyság, Tanügyi Újság, Ellenzék, Igazság, Előre, Korunk pri pedagogio kaj pri la verkaro de Ady.

Redaktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A zilahi Wesselényi Kollégium Évkönyvei (1941–44),
  • A 300 éves zilahi középiskola emlékkönyve. 1946.

Fonto[redakti | redakti fonton]