Géza Zichy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Grafo Géza ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zichy Géza estis hungara komponisto, pianisto, dirigento, verkisto, mecenato, ĉambelano, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1911), membro de Societo Kisfaludy (1878), membro de Societo Petőfi (1876).

Géza Zichy

Géza Zichy naskiĝis la 23-an de julio 1849 en Hungario, en vilaĝo Sztára (nuntempa Staré en Slovakio). Li mortis la 14-an de januaro 1924 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Zichy frekventis lernejojn kaj universitaton en Pozsony. Li aĝis 14, kiam dum ĉasado li perdis la dekstran manon, tamen li lernis pianludi. Li lernis muzikon ekzemple de Franz Liszt. En 1866 li debutis pianisto en Pozsony, poste en Pest (urbo). Baldaŭe li faris ankaŭ eksterlande koncertojn en Germanio, Francio, Italio, Belgio, Rumanio, Skandinavio. Li havis postenojn en Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li dirigentis. Li ricevis premion en 1901, krome ankaŭ diversajn eksterlandajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 6 operoj inter 1888-1912
  • diversaj komponaĵoj
  • Tízparancsolat 1898 - komedio
  • Emlékeim (Miaj rememoroj) 1912-1913, poste germane: Aus mein Leben
  • Az álom regénye (Romano de la sonĝo) 1872
  • A szerelem harcza (Batalo de la amo) 1876 - dramo
  • Költemények (Poemoj) 1877

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]