Gömörszőlős

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gömörszőlős [gomorsOlOŝ] estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Putnok.

Malnova kamparana domo en Gömörszőlős

.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Gömörszőlős situas en valo de rojo, laŭ la slovaka landlimo, fine de sakovojo. Putnok troviĝas 11, Kazincbarcika kaj Ózd po 24, Miskolc 45 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1232 laŭ la tiama nomo Poszoba (posoba). En 1566 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1879 ŝtormo detruis la komunumon. En 1906 pro hungariga politiko Poszoba ricevis pli hungarecan nomon Gömörszőlős. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio, parto de la vilaĝa arbaro iĝis ĉeĥoslovakia posedaĵo. Gömörszőlős memstariĝis en 1991. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolo ĉesis ĉe la limo. En Gömörszőlős migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Gömörszőlős naskiĝis futbalisto Béla Várady.