Görcsöny
El Vikipedio
Görcsöny [gorĉonj], kroate Garčin, germane Gürschen estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 1690
- Poŝtkodo: 7833
- Telefonprefikso: 72
[redakti] Situo
Görcsöny situas sur ebenaĵo kaj sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Szentlőrinc troviĝas 17, Pécs 18, Harkány 19, Siklós 22, Sellye 30 km-ojn.
[redakti] Historio
La loko estis loĝata jam ekde la paleolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1247 laŭ tiama hungara ortografio "Gurchen". Dum la mezepoko la vilaĝo akiris la rangon kampurbo kaj en 1345 iĝis kermesejo. Fine de la turka regado la vilaĝo senhomiĝis. Inter 1913-1975 fervojo trafikis ĉi tie inter Pécs-Harkány. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika malfrubaroka preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino de 1812, ĝi estas ankaŭ pilgrimloko
- kastelo de Benyovszky [benjovski] kun parko el la 18-a jarcento
- monumento pri la revolucio okazinta en 1956