Göteborg

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Liseberg amuzparko, Göteborg

Göteborg (svede /jœte'bɔrj/, Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Göteborg" Göteborg ; esperante Gotenburgo). Fondita en 1619 de sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. La urbo situas sur la okcidenta bordo apud la elfluejo de la rivero Göta.

Gotenburgo estas la dua plej granda urbo de Svedio kun pli ol duona miliono da loĝantoj en la dense loĝata areo kaj preskaŭ 900 000 en Gotenburgo kun ĉirkaŭurboj. La urbo kunkreskis kun apudaj dense loĝataj areoj en la apudaj komunumoj Mölndal kaj Partille. Kelkaj el la grandaj industriaj konzernoj kiel Volvo, SKF kaj aliaj bone konataj industriaj teknikaj kompanioj kiel ESAB kaj Hasselblad AB ekestis kaj havas siajn ĉefoficejojn en Gotenburgo. Granda parto de la svedaj eksporto kaj importo iras tra la haveno de Gotenburgo, kiu estas la plej granda haveno de Nordio. Gotenburgo estas ĉefurbo de la moderna sveda provinco Västra Götalands län kaj episkopa sidejo de Gotenburga diocezo.

En ĝi okazis la 8-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) de la 14-a ĝis 18-a de aŭgusto 1928 kun ĉ. 400 partoprenantoj el 24 landoj. En la kongreso interkonsentiĝis konvencio inter SAT kaj LEA-oj. La kongreso akcentis la kulturan, edukan, ne-politikan kaj kontraŭdogman karakteron de SAT. En la urbo ankaŭ okazis la SAT-kongreso en 1976 kaj la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en 2003.
EdE-G


Enhavo

[redakti] Urba blazono de Gotenburgo

Leono rigardas en la heraldike "malĝustan" direkton.

[redakti] Esperantistoj de Gotenburgo

Tie loĝis Thorsten Torbäj kaj Märtha Andréasson.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.goteborg.com
Ekstera ligilo  http://www.goteborg.se/
Ekstera ligilo  Esperanto-Societo de Gotenburgo
Ekstera ligilo  UK en 2003
Ekstera ligilo  Bildoj el Göteborg en la Bildarkivo Aŭstria

[redakti] Vidu ankaŭ



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj