Göttingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trabfakaj domoj kun urbomuzeo

Göttingen ([GEtingen]; esperantigite Gottingeno) estas urbo en Germanio. En la jaro 953 ĝi estis unue menciita, sub la nomo Gutingi. Ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝi fariĝis urbo. Ĝi estis membro de la Hansa Ligo de 1351 ĝis 1572. La Universitato de Göttingen malfermiĝis en la jaro 1737.

Loĝantaro: 129.106 (2001)
Situo: 51° 32' NO, 09° 56' OR
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

(inter aliaj)

Urbomuzeo[redakti | redakti fonton]

La kolektoj de la urbomuzeo [Städtisches Museum] troveblas en la sola nobela palaco de la urbo. Ĝi nomiĝas "Hardenberger Hof" kaj estis konstruita en la jaro 1592 en renesanca stilo.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas tie Esperanta grupo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]