Göttingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trabfakaj domoj kun urbomuzeo

Göttingen ([GEtingen]; esperantigite Gottingeno) estas urbo en Germanio.

Historio

En la jaro 953 ĝi estis unue menciita, sub la nomo Gutingi. Ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝi fariĝis urbo. Ĝi estis membro de la Hansa Ligo de 1351 ĝis 1572. La Universitato de Göttingen malfermiĝis en la jaro 1737. Rilate al ĝi disvolviĝis la literatura grupo Hainbund

Datumoj

La urbo estas la administra centro de samnoma distrikto.

Loĝantaro: 129.106 (2001)
Situo: 51° 32' NO, 09° 56' OR
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj

(inter aliaj)

Urbomuzeo

La kolektoj de la urbomuzeo [Städtisches Museum] troveblas en la sola nobela palaco de la urbo. Ĝi nomiĝas "Hardenberger Hof" kaj estis konstruita en la jaro 1592 en renesanca stilo.

Esperanto-movado

Estas tie Esperanta grupo.[1]

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj