Homburg TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gündelhart)
Homburg
Blazono de Homburg
Blazono de Homburg
Sankt-Antionio-Kapelo en la vilaĝo Salen-Reutenen en Homburg
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 718596 / 277045 (mapo)47.6333333333339.0166666666667Koordinatoj: 47° 38′ N, 9° 1′ O; CH1903: 718596 / 277045 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1458
Areo 21,1 km²
Alteco 591 m super marnivelo
Poŝtkodo 8508
Komunumkodo 4816
Mapo de Homburg
vdr

Hombrug estas komunumo en la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Steckborn) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1 458 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Homburg estas kun 21,1 km² laŭ areo la 3-a plej granda komunumo de la Kantono Turgovio. Ĝi situas sur la montoĉeno Seerücken kaj ofertas belan vidon al la Turvalo kaj al Bodenlago. La komunumo konsistas el la municipoj Homburg, Gündelhart, Hörhausen kaj Salen-Reutenen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Homburg limas en nordo al Steckborn, en nordokcidento al Mammern, en okcidento al Herdern, en sudokcidento al Pfyn, en sudo al Müllheim, en sudoriento en unu punkto al Wigoltingen, kaj en oriento al Raperswilen.

Kastelo Klingenberg[redakti | redakti fonton]

En Homburg ĉe la suda flanko de Seerücken troviĝas la Kastelo Klingenberg, kiu estis konstruita en la 13-a jarcento. Post bruliĝo en la 18-a jarcento la kastelo estis rekonstruita.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Homburg situas flanke de la gravaj trafikkonektoj. Per la publikaj trafikiloj la komunumo atingeblas per poŝtaŭto ek de la stacidomo Müllheim-Wigoltingen. En Müllheim ankaŭ troviĝas la plej proksima aliro al la nacia aŭtoŝo A7 de Kreuzlingen al Vinterturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Homburg datiĝas el la jaro 899 kiel Hohenperc. Ek de 1870 ĝis 1998 Homburg formis kun la municipo Hörstetten unuecan komunumon.

Gündelhart estis en la jaro 880 por la unua fojo dokumente menciita kiel Gundelinhart. Gündelhart kaj Hörhausen formis ek de 1803 ĝis 1998 lokkomunumoj de la municipkomunomo Steckborn.

La nuna politika komunumo Homburg estis kreita la 1-an de januaro 1999 kadre de la turgovia komunumreformo per kunigo kun la antaŭaj lokkomunumoj Gündelhart-Hörhausen kaj Salen-Reutenen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]